Fülöpháza

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Fülöpháza (fulophAza) estas vilaĝo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en subregiono de Kecskemét. La nomo signifas domo de Filipo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo.

Historio[redakti | redakti fonton]

Ekde la 12-a jarcento la nomadaj kumanoj vivis tie. Episkopo Filipo kristanigis ilin, memore pri tio la komunumo nomiĝis pri li. Antaŭ la turkoj la loĝantoj rifuĝis. Post la turka erao la loĝantoj fondis farmojn. Okazis pesto en 1739, ĥolero en 1831. Fülöpháza estis fora paŝtejo de Fülöpszállás ĝis 1948. Ĝermo de la vilaĝo estis lernejeto ekde 1880. La memstara vilaĝo (municipo) naskiĝis en 1948.

Vilaĝservoj estas lernejo, infanĝardeno, kulturdomo, biblioteko, kuracejo, kuratoro (zorgado pri farmistoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]