Ferenc Tangl

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Ferenc TANGL, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Tangl Ferenc estis hungara fiziologo, bestkuracisto, profesoro, membro (korespondanta en 1902, ordinara en 1910) de Hungara Scienca Akademio. Lia frato estis Károly Tangl.

Ferenc Tangl

Ferenc Tangl [1] naskiĝis la 6-an de januaro 1866 en Pest (urbo). Li mortis la 19-an de decembro 1917 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Ferenc Tangl akiris kuracistan diplomon en universitato en Budapeŝto en 1888, poste li eklaboris en instituto. En la sekva jaro li laboris en universitato en Graz, baldaŭe en Berlino li laboris en hospitalo, kie li konatiĝis kun Robert Koch. En 1891 li iĝis vicprofesoro en Universitato de Budapeŝto apud Ferenc Hutÿra. Li profesoriĝis en 1903 en la bestkuracista altlernejo. Li okupiĝis ekzemple pri birdo-embrio.

Verkaro (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • A diphteria aetiológiájáról (1891)
  • Adatok az ébrény fejlődésének energetikájához (1902)
  • Beiträge zur Futtermittellehre und Stiffwechselphysiologie der landwirtschaftlichen Nutztiere (1908)
  • A veseműködés calorimetriája (1913)

Memorigiloj[redakti | redakti fonton]

  • memortabulo en Budapeŝto ekde 1996
  • memormedalo "Tangl Ferenc" ekde 1970

Fontoj[redakti | redakti fonton]