Fiŝlagoj de Biharugra

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Fiŝlagoj de Biharugra
fiŝlago
Ŝtato Hungario Hungario
Regiono Suda Ebenaĵo
Distrikto Distrikto Sarkad
Municipo Biharugra
Supermara alteco 90−95 m super la marnivelo m s. m.
Areo 0,72 km² (Esprima eraro: Mankas operando por round ha)
Konstruado 1910-1967
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Situo enkadre de Hungario
Situo enkadre de Hungario
Situo enkadre de Hungario

La fiŝlagoj de Biharugra estas artefarita lagaro, kiu servas ne nur produktadon de fiŝoj, sed ankaŭ naturprotekta areo kaj signifa "hotelo" de birdoj. Ĝi estas parto de Nacia Parko Körös-Maros.

Historio[redakti | redakti fonton]

En tiu areo en la historiaj tempoj precipe marĉo etendiĝis. En la 19-a jarcento oni sekigis ĝin por akiri grundojn por la agrikulturo. Poste ne nur plugeblaj teroj, sed ankaŭ salaj areoj estiĝis, ili estis nekultiveblaj. Du fratoj aĉetis tiujn salajn areojn kaj inter 1910-1913 konstruis fiŝlagojn, inter 1939-1941 pliajn lagojn. Pli poste ili denove aĉetis areojn kaj pliaj fiŝlagoj konstruiĝis. En 1946 la ŝtato forprenis la fiŝlagojn, poste ŝtata entrepreno bredadis fiŝojn, eĉ en 1951 plia lago konstruiĝis. Oni konstruis ankaŭ fervojeton. Ĝis 1959 estis areo, kie kamparanoj kulturis rizojn, poste ankaŭ tio estis fiŝlago. Inter la lagoj betonaĵoj estis konstruitaj por hejmaj anasoj. Iliaj fekaĵoj estis donitaj al la fiŝoj.

En 1990 la ŝtato deklaris la areon protektata, tial la primara celo estis la naturprotektado, sed restis ankaŭ la fiŝbredado. La fiŝlagoj ne finiĝas ĉe la landlimo, sed ankaŭ en Rumanio daŭriĝas. Tiu areo estis protektita en 2010.

La plej oftaj birdoj de la fiŝlagoj estas Malgranda botaŭro, Eŭrazia plataleo, Blankfrunta ansero, Griza ansero, Platbeka anaso, Blankokula anaso, Blankvosta maraglo, Nigravosta limozo, Blankvanga ŝterno.

Fontoj[redakti | redakti fonton]