Figueruelas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Figueruelas
municipality of Aragon

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 50639
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 250  (2023) [+]
Loĝdenso 74 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 46′ N, 1° 11′ U (mapo)41.7661327-1.1751849Koordinatoj: 41° 46′ N, 1° 11′ U (mapo) [+]
Alto 252 m [+]
Areo 16,991502 km² ( 169 9.1 502 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Figueruelas (Provinco Zaragozo)
Figueruelas (Provinco Zaragozo)
DEC
Figueruelas
Figueruelas
Situo de Figueruelas
Figueruelas (Hispanio)
Figueruelas (Hispanio)
DEC
Figueruelas
Figueruelas
Situo de Figueruelas

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Figueruelas [+]
vdr

Figueruelas [figeRŬElas] estas municipo de Hispanio, en la centra parto de la komarko Ribera Alta del Ebro kies ĉefurbo estas Alagón, en la nordocentro de la Provinco Zaragozo (regiono Aragono). La loknomo Figueruelas estas etimologie komprenebla kiel Figarbetoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Figueruelas estas municipa teritorio en la centra parto de la komarko Ribera Alta del Ebro, kie ĝi okupas teritorion oriente de Pedrola sude de meandroj de la rivero Ebro, sur la suda (dekstra) bordo. La rivero Ebro suferas fortan osciladon inter malaltaj kaj altaj niveloj kiam okazas pluvsezono foje koincide kun degelado; tio rezultas en inundoj.

La loĝloko Figueruelas mem estas je 29 km nordokcidente de Zaragozo, provinca kaj regiona ĉefurbo. Ĝi estas sur 252 msm ĉe la rivero Ebro. La loĝloko estas inter la Aŭtovojo Vasco-Aragonesa (AP-68) kaj la Aŭtoŝoseo Autovía del Ebro (A-68) kiu konektas inter tute apuda Alagón oriente kaj Gallur nordokcidente.

Nordokcidente: Pedrola Norde: Cabañas de Ebro Nordoriente: Alagón
Okcidente: Pedrola Oriente: Alagón
Sudokcidente: Pedrola Sude: Pedrola kaj Grisén Sudoriente: Grisén

Historio[redakti | redakti fonton]

La plej antikva restaĵo estas nekropolo de malfruromanoj kaj visigotoj. La araboj lasis irigacian reton. La konkero de Zaragoza fare de Alfonso la 1-a en 1119 ebligis, ke ankaŭ tiu loko estis konkerita de kristanoj ĉirkaŭ tiu jaro. Post la konkero la plej granda parto de loĝantaro estis mudeĥaroj kaj poste moriskoj, kiuj estis forpelitaj el 1610. En 1419, Figueruelas apartenis al doña Brianda de Luna. En la 15-a jarcentoj estis multaj dokumentoj pri komercaj rilatoj kaj de mudeĥaroj kaj de judoj.[1]

Figueruelas demografie kreskiĝis precipe ekde la dua duono de la 19-a jarcento, ĉefe pro la epidemio de filoksero en Francio, fekundeco de la valo kaj instalo de industrio. Sed poste tamen multaj loĝlokoj de la areo perdis loĝantaron laŭlonge de la 20-a jarcento, kaj ankaŭ en Figueruelas oni malaltiĝis ĝis nunaj 491 loĝantoj.

En 1982 oni inaŭguris fabrikon de General Motors. Ĝi estis la unua fabriko de aŭtomobiloj de la mondo kiu fabrikis seninterrompe dum la 24 horoj de la tago. Aktuale ĝi dungas ĉirkaŭ 5 434 laboristojn kaj la helpindustrio generas ĉirkaŭ 28 000 dungojn. La fabriko profuktas 1 762 aŭtojn Opel tage: nome 1 140 Corsa kaj 1050 Crossland kaj C3 Aircross.[2]

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Tradicia bazo de ekonomio estis agrikulturo (ĉefe de irigacio: ĉefe cepoj, luzerno, maizo ktp.) brutobredado (ŝafoj, bovoj, porkoj), kaj sekva nutrindustrio (ĉefe vino), krom ekstera dungado. Nune gravas ankaŭ natura, kultura kaj rura turismo. Granda parto de la laboristaro laboras en industrio, ĉefe kiel salajruloj, kaj precipe en Opel España en Figueruelas.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Historia En Ayuntamiento de Figueruelas, alirita la 12an de januaro 2023.
  2. Reportaje. Hito de producción en Figueruelas. ¡Felicidades, Opel! (1.383). Coche Actual. De 22a de Majo ĝis 4a de junio 2015. pp. 30-31.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]