Fort Worth
Fort Worth estas la kvina plej granda urbo de Teksaso kaj la 18-a plej granda de Usono, kun 653.320 loĝantoj (stato: 1.a de julio 2006[1]. Ĝi situas preskaŭ 50 kilometroj de Dallas kaj formas kun tiu urbo la „Dallas-Fort-Worth-Metroplex“. En Fort Worth la Texas Christian University havas sian sidejon. En la urbo ankaŭ troviĝas la centra administrejo de American Airlines, la plej granda flug-kompanio de la mondo.
Historio
En 1849 Fort estis fondita kiel armea posteno kaj nomita laŭ generalo William J. Worth, komandinto de la usonaj trupoj en la milito inter Meksikio kaj Usono.
Pli poste la urbo evoluis al unu el la plej grandaj centroj de bovo-komerco de Usono, ĉar ĝi situis apud grava transportvojo por bovoj, la t.n. Chisholm Trail. En 1876 Fort Worth estis ligita al la fervoja reto de la Texas and Pacific Railroad, kio plifortigis la gravecon de la urbo kiel nodo de bovo-tranporto. Ĝis hodiaŭ la urbo havas la renomon de "bov-gardista urbo".
Evoluo de la loĝantaro
Jaro | Loĝantoj[1] |
---|---|
1980 | 385.164 |
1990 | 447.619 |
2000 | 534.694 |
2005 | 623.119 |
2006 | 653.320 |
Vidindaĵoj
La muzeoj de la „Cultural District“ ("Kultura distrikto") apartenas al la plej gravaj de Usono:
- La Modern Art Museum of Fort Worth ekspozicias 2.600 pentraĵojn de la arto post 1945. de 2002 la muzeo troviĝas en konstruaĵo de la japana arkitekto Tadao Ando.
- La Kimbell Art Museum montras pentraĵojn de la antikvo ĝis la 20-a jarcento, i.a. verkojn de Caravaggio, Fra Angelico, El Greco, Rembrandt, Pablo Picasso, Henri Matisse kaj Paul Cézanne. La konstruaĵo estas planita de la arkitekto Louis Kahn.
- La Amon Carter Museum ekspozicias usona arto de la 19-a kaj 20-a jarcentoj. Ĝi posedas grandan kolekton de Western Art, i.a. verkojn de Frederic Remington kaj Charles M. Russell, kaj kolekton de 30.000 fotoj. La konstruaĵo estas planita de Philip Johnson.
Philip Johnson ankaŭ kreis Water Gardens (1976), en parko en la urbocentro kun atento-kaptaj fontanoj. Ĝi fariĝis internacie konata pro la Science-Fiction-filmo Logan´s Run, filmita parte tie.
Trafiko
En Fort Worth troviĝas la internacia flughaveno Dallas-Fort Worth (IATA-kodo: DFW).
La trafiko en la urbo kaj al la ĉirkaŭa regiono estas dominita de aŭtoj. Tramo ekzistis inter 1963 kaj 2002 Fort Worth estas sidejo de la fervoja kompanio Burlington Northern Santa Fe Railway.
Personoj naskitaj en Forth Worth
- Mark David Chapman, murdisto de la muzikisto John Lennon (iama membro de Beatles)
- Patricia Highsmith, verkistino, publikigis ankaŭ sub la pseŭdonimo Claire Morgan
Partneraj urboj
- Italio Reggio Emilia (Italio), ekde 1985
- Japanio Nagaoka (Japanio), ekde 1987
- Germanio Trier (Germanio), ekde 13-a de julio 1987
- Indonezio Bandung (Indonezio), ekde 1990
- Hungario Budapeŝto (Hungario), ekde 1990
- Meksiko Toluca (Meksikio), ekde 1998
- Svazilando Mbabane (Svazilando), ekde 2004
Fontoj
- ↑ 1,0 1,1 Population Estimates for the 25 Largest U.S. Cities based on July 1, 2006 Population Estimates (PDF). US Census Bureau. Alirita 28-a de junio 2007.