Friederike Mayröcker

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
La verkistino en 1974.

Friederike MAYRÖCKER (naskiĝinta la 20-a de decembro 1924 en Vieno) estas aŭstra verkistino. Ŝiaj tekstoj influataj de dadaismo kaj surrealismo ofte eskapas al klara atribuebleco al certa literatura ĝenro.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Ekde 1946 ŝi instruis la anglan lingvon ĉe negimnaziaj mezlernejoj en Vieno. La saman jaron aperis ŝiaj unuaj poemoj en la avangarda fakgazeto Der Plan. En 1954 ŝi konatiĝis kun Ernst Jandl, kun kiu ŝi vivis ĝis lia morto en 2000.

En la jaro 1969-a ŝi retiriĝis de la instruado lerneja kaj vivis poste ĉiam kiel liberprofesia aŭtorino en Vieno (kun kelkaj interrompoj: kiel gasto de DAAD en 1970/71; kiel prelegantino diversloke en Usono; kiel voĉlegadvojaĝantino en multaj lokoj ktp.).

Ŝi estas membro de la akademio Berliner Akademie der Künste, de la Aŭstra Kultursenato, de la Forum Stadtpark kaj de la akademio Deutsche Akademie für Sprache und Dichtung en Darmstadt.

Premioj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • 1977 Georg-Trakl-Preis (kune kun Reiner Kunze)
  • 1982 Anton-Wildgans-Preis
  • 1982 Großer Österreichischer Staatspreis
  • 1993 Friedrich-Hölderlin-Preis
  • 1997 Droste-Preis
  • 2001 Premio Georg Büchner

Karakterizaj trajtoj de la verkoj[redakti | redakti fonton]

Ekde 1946 ŝi skribas eksperimentajn tekstojn laŭ la surrealisma tradicio de aŭtomata skribado (france: écriture aŭtomatique), ekz. Minimonsters Traŭmlexikon (1968). Inter 1967 kaj 1971 ŝi kunlaboris en pluraj radiodramprojektoj kun Jandl (Fünf Mann Menschen, 1968, premiita per la premio radiodrama de la blinduloj pro la milito).

En 1956 aperis Larifari. Ein konfuses Buch. Ekde 1966 ŝi precipe publikigas siajn tekstojn en Germanujo, kie aperis i.a. Je ein umwölkter gipfel (1973) kaj Fantom Fan (1971). Dum la 1980-aj jaroj ŝi provis kombini grafikon, kolaĝojn kaj tekstelementojn (Im Nervensaal, 1983), parte ankaŭ per komiksoj. Krome ŝi verkis porinfanaj libroj, ekz.: Ich, der Rabe und der Mond (1981) kaj Zittergaul (1988).

Aliaj verkoj[redakti | redakti fonton]

  • Arie auf tönernen Füßen (1972)
  • Augen wie Schaljapin bevor er starb (1974)
  • In langsamen Blitzen (1974)
  • Das Licht in der Landschaft (1975)
  • Fast ein Frühling des Markus M. (1976)
  • Heiligenanstalt (1978)
  • Gute Nacht, guten Morgen (1982)
  • Das Herzzerreißende der Dinge (1985)
  • Winterglück (1986)
  • Mein Herz mein Zimmer mein Name (1988)
  • Still-Leben (1991)
  • Lectionen (1994)
  • Notizen auf einem Kamel (1996)
  • Requiem für Ernst Jandl (2001)
  • Mein Arbeitstirol. Gedichte 1996-2001 (2003)
  • Ich schüttelte einen Liebling (2005)

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Rupfen in fremden Gärten - Intertextualität im Schreiben Friederike Mayröckers. Herausgegeben von Inge Arteel und Heidy M. Müller. Aisthesis, Bielefeld 2002, ISBN 3-89528-340-1
  • Inge Arteel: „gefaltet, entfaltet“. Strategien der Subjektwerdung in Friederike Mayröckers Prosa 1988-1998. Aisthesis Verlag, Bielefeld 2007, ISBN 978-3-89528-562-2
  • Verena Auffermann: Friederike Mayröcker – Man muss sein, wie man ist. In: Verena Auffermann, Gunhild Kübler, Ursula März, Elke Schmitter (eld.): Leidenschaften. 99 Autorinnen der Weltliteratur. C. Bertelsmann, München 2009, ISBN 978-3-570-01048-8, S. 337–341
  • Martin A. Hainz: Schwarze Milch zu schreiben. Paul Celan und Friederike Mayröcker. In: Weimarer Beiträge. Nr 52·1, 2006, p. 5–19.
  • Helga Kasper: Apologie einer magischen Alltäglichkeit. ZU Mein Herz, mein Zimmer, mein Name. AMOE, Innsbruck 1999, ISBN 3-901064-21-4
  • Klaus Kastberger: 'Reinschrift des Lebens. Friederike Mayröckers Reise durch die Nacht. Böhlau, Wien/ Köln/ Weimar 2000, ISBN 3-205-99174-5
  • Renate Kühn (eld.): Friederike Mayröcker oder Das Innere des Sehens. Studien zu Lyrik, Hörspiel und Prosa, Aisthesis, Bielefeld 2002, ISBN 3-89528-400-9
  • Edith A. Kunz: Verwandlungen - Zur Poetologie des Übergangs in der späten Prosa Friederike Mayröckers. Wallstein, Göttingen 2004, ISBN 3-89244-812-4
  • Francoise Lartillot, Aurélie Le Née, Alfred Pfabignan (eld.): "Einzelteilchen aller Menschengehirne". Subjekt und Subjektivität in Friederike Mayröckers (Spät-)Werk. Aisthesis, Bielefeld 2012, ISBN 978-3-89528-909-5
  • Theo Rommerskirchen: Friederike Mayröcker. In: viva signatur si! Remagen-Rolandseck 2005, ISBN 3-926943-85-8
  • Alexandra Strohmeier: Logos, Leib und Tod. Studien zur Prosa Friederike Mayröckers. Fink, München 2008, ISBN 978-3-7705-4641-1
  • Alexandra Strohmeier (eld.): Buchstabendelirien. Zur Literatur Friederike Mayröckers. Aisthesis, Bielefeld 2009, ISBN 978-3-89528-765-7

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]