Friedrich Gottlieb Klopstock

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Friedrich Gottlieb Klopstock

Friedrich Gottlieb KLOPSTOCK [fridriĥ gotlib klopŝtok] (* la 2an de julio 1724 en Quedlinburg, † la 14an de marto 1803 en Hamburgo) estis germana poeto.

Pietisme edukita, li studis teologion en Jena kaj Leipzig, kie li verkis siajn unuajn odojn kaj la unuan parton de sia ĉefverko: la biblia eposo Messias. Sian studadon li ĉesigis sen diplomo por fariĝi instruisto en Langensalza.

Klopstock konatiĝis kun Johann Jakob Bodmer, kiu lin invitis al Zuriko. Li vojaĝis tien en la jaro 1750 kaj ok monatojn poste li, invitite de la dana reĝo, venis al Danio por fini sian verkon. De 1759 ĝis 1762 Klopstock vivis en Quedlinburg, Braunschweig kaj Halberstadt, poste li reiris al Kopenhago, kie li restis ĝis 1771. Ĝismorte li loĝis ĉefe en Hamburgo.

Listo de verkoj

  • Messias (eposo, verkita ekde 1748)
  • Oden (odoj, verkitaj ekde 1748, en unu volumo eld. 1771)
  • Der Tod Adams (tragedio, 1757)
  • Geistliche Lieder (ekleziaj kantoj, 1758-1769)
  • David (tragedio, 1772)
  • Die deutsche Gelehrtenrepublik... (prozaĵo, 1774)
  • Trilogio (barda poezio):
    • Hermanns Schlacht (1769)
    • Hermann und die Fürsten (1784)
    • Hermanns Tod (1787)

En Esperanto aperis

La rozrubandoj. - En: Übertragungen = Tra(naskon)dukoj / trad. Guido Holz. - Messkirch : Gmeiner. 1988. - p. 20
ISBN 3-926633-14-X

Eksteraj ligiloj

greke http://gutenberg.spiegel.de/autoren/klopstoc.htm greke http://www.goethezeitportal.de/index.php?id=1736 greke http://www.ub.fu-berlin.de/internetquellen/fachinformation/germanistik/autoren/multi_ijk/klopst.html greke http://gutenberg.spiegel.de/klopstoc/gedichte/0htmldir.htm