Gábor Preisich

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Gábor Preisich [prejziĥ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Preisich Gábor estis hungara arkitekto, urbanizisto, membro ordinara de Hungara Scienca Akademio (1991).

Gábor Preisich [1] naskiĝis la 12-an de majo 1909 en Budapeŝto. Li mortis la 21-an de aprilo 1998 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gábor Preisich frekventis universitatojn en Karlsruhe kaj en sia naskiĝurbo. Post la diplomo li aliĝis al modernaj arkitektoj. En 1931 en kongreso en Berlino li konatiĝis kun Le Corbusier kaj Walter Gropius, poste li laboris unu jaron en Liège. En 1933 li fondis propran firmaon kaj li konstruis loĝdomojn, oficejojn. Post la 2-a mondmilito li partoprenis en rekonstruado de Budapeŝto. Dum la socialismo li povis labori en ŝtata laborejo, kie li atingis la titolon ĉefarkitekto de Budapeŝto. En 1972 li doktoriĝis. En 1975 li emeritiĝis. Li ricevis premiojn inter 1962-1994.

Liaj arkitektaĵoj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • aro de loĝdomoj en Budapeŝto ekde 1933
  • ministeria domo (1949)

Liaj libroj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Budapest városépítészeti kérdései (1954)
  • Budapest városépítésének története I. Buda visszavételétől a kiegyezésig (1960)
  • Budapest jövője (Estonteco de Budapeŝto), (1973)
  • Budapest városépítésének története 1945-1990 (1998)
  • Építészeti, városépítészeti pályafutásom története (2009)

Fontoj[redakti | redakti fonton]