Galgamácsa

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Galgamácsa (galgamAĉa) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono de Veresegyház. Galga estas rojo, alfluanto de rivero Zagyva.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Blazono de Galgamácsa

Situo[redakti | redakti fonton]

Galgamácsa situas sur mildaj deklivoj, laŭ flankovojoj kaj laŭ fervojoj al Aszód, Balassagyarmat kaj Vác.

Historio[redakti | redakti fonton]

La komunumo estis loĝata jam dum la bronzepoko. La unua mencio okazis dum la mezepoko, baldaŭe en 1421 oni mencias jam 2 apartajn vilaĝojn: "Alsómacha" kaj "Felsewmacha". Dum la turka erao la vilaĝo preskaŭ senhomoĝis. Poste alvenis hungaroj kaj slovakoj. En 1827 granda incendio okazis.

En la vilaĝo vivis kaj pentris Juli Dudás popolstila pentristino. Ankaŭ nuntempe la maljunulinoj vestas sin en popolaj kostumoj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • popola domo de Zsigri (ĵigri)
  • preĝejo Apoteozo de Sankta Kruco