Gandoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio

La gandoj (Baganda) estas afrika etno. Ili apartenas al orientaj bantuoj kaj vivas precipe en la regiono de la grandaj lagoj de Orientafriko (lago Viktorio, lago Tanganjiko kaj Malavia Lago).

La ganda lingvo nomiĝas Liganda. Ĝi apartenas al la Bantuaj lingvoj ene de la lingvofamilio niĝerkonga lingvaro. Ekde la 16-a jarcento la gandoj estis fondintoj de unu el la plej grandaj regnoj de la himoj en Orientafriko, la regno Buganda. Post interrompo de pluraj jardekoj hodiaŭ denove ekzistas Kabaka (reĝo), nome Ronald Muwenda Mutebi la 2-a

Tradicie la gandoj vivtenas sin per la agrikulturo. Ili kultivas nutraĵojn (batatojn, maniokon, maizon, ternuksojn, bananojn ktp. por la propra konsumo, por la merkatoj en la en- kaj eksterlando oni kultivas kafon, tabakon kaj teon.

La plejmulto de la gandoj estas kristanoj.

En Ugando en 1991 vivis (rezulto de popolnombradoj) 3.015.980 anoj de tiu bantua popolo (18,76 % de la ugandanoj) kaj en 2002 estis 4.126.370 (17,28 %). Sude de la uganda-tanzania limo vivas sur la teritorio de Tanzanio kromaj pli ol 10.000 gandoj. De la etna nomo de la gandoj (Ba-ganda (la plurala prefikso ba signifas homoj, anoj de la popolo) estas derivata la nomo de la hodiaŭa ŝtato Ugando (svahile: U-ganda estas "lando de la gandoj"), la antaŭa brita protektorato Ugando.