Gelterkinden

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Gelterkinden (stacidomo).
Gelterkinden
Blazono de Gelterkinden
Vilaĝocentro de Gelterkinden
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 27′ 55″ N 7° 51′ 11″ O / 47.46528 °N, 7.85306 °O / 47.46528; 7.85306 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 55″ N 7° 51′ 11″ O / 47.46528 °N, 7.85306 °O / 47.46528; 7.85306 (mapo)
Nombro de loĝantoj 5699
Areo 9,79 km²
Alteco 404 m super marnivelo
Poŝtkodo 4460
Komunumkodo 2846
Mapo de Gelterkinden
vdr

Pri la komunumo[redakti | redakti fonton]

Gelterkinden estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 5699 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gelterkinden situas en Supera Bazelo Kampara sur alteco de 404 m s.m. en la Ergolzvalo ĉe la alfluo de la rivereto Eibach al Ergolz, proksimume 10 kilometrojn oriente de Liestal kaj 20 kilometrojn sudoriente de Bazelo inter arbaraj montetoj. Krom la kernvilaĝo al Gelterkinden apartenas pli ol 20 setlejoj, el inter kiuj Sommerau disponas pri propra trajnhaltejo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gelterkinden limas en nordo al Rickenbach, en nordoriento al Ormalingen, en oriento al Tecknau, en sudoriento al Rünenberg, en sudo al Rümlingen, en sudokcidento al Wittinsburg, en okcidento al Diepflingen kaj Thürnen, kan en nordokcidento al Böckten.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

La komunumo situas ĉe la fervojlinio de Bazelo tra Liestal al Olten kaj estas bone servata de la regiona trajnlinio S3 en duonhora kadenco.

En distanco de 5 km en Sissach situas la plej proksima konekto al la nacia aŭtoŝoseo A2.

Trajno de la historia tramo Sissach-Gelterkinden-Fervojo

Ĉar la Svisa Centra Fervojo okcidente preterpasis la komunumon, de la jaro 1891 ĝis 1916 funkciis tramlinio inter Sissach kaj Gelterkinden. Kiam en la jaro 1916 la Hauenstein-Bazotunelo estis malfermita, la komunumo subite troviĝis ĉe la ĉeffervojlinio, kio signifis komencon de granda ekonomia prospero.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gelterkinden datiĝas el la jaro 1101 kiel Gelterkingen.

En la jaro 1461 la urbo Bazelo akiris kune kun la Baronejo Farnsburg ankaŭ la vilaĝon Gelterkinden. La Kastelo Farnsburg, de kie la voktoj de Bazelo dum 300 jaroj regis pri Gelterkinden, estis en la karo 1798 bruligita de ribeloj. Dum la Bazela Kantondisiĝo en la jaro 1832 la loĝantaro de Gelterkinden luktis fidele je la flanko de la urbo Bazelo. Tio kondukis al la Atakego de Gelterkinden (germane Gelterkinder Sturm) en la nokto de la 6-a al la 7-a de aprilo 1832, dum kiu trupoj de Bazelo Kamparo konkeris la vilaĝon kaj forpelis la bazelanojn. Tiel Gelterkinden estis integrita perforte al la nova Kantono Bazelo Kampara, kiu estis oficale agnoksita de la Svisa Dieto en 1833.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]