Rothenfluh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rothenfluh
Blazono de Rothenfluh
Rothenfluh
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 27′ 44″ N 7° 54′ 58″ O / 47.46222 °N, 7.91611 °O / 47.46222; 7.91611 (mapo)Koordinatoj: 47° 27′ 44″ N 7° 54′ 58″ O / 47.46222 °N, 7.91611 °O / 47.46222; 7.91611 (mapo)
Nombro de loĝantoj 753
Areo 10,93 km²
Alteco 471 m super marnivelo
Poŝtkodo 4467
Komunumkodo 2858
Mapo de Rothenfluh
vdr

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Rothenfluh datiĝas el la jaro 1196 kiel Rotenfluo.

Prahistoria sunkalendaro sur la Roten Fluh indikas, ke la regiono estis jam frue loĝata. De la romia epoko en Rothenfluh ne estis trovitaj restaĵoj. En la frua mezepoko en Rothenfluh tamen ekzistis kvin setlejoj, nome Hendschikon, Werdlingen, Loglingen, Holwingen kaj Gastwingen. Dum kvar el ili estis forlasitaj, Loglingen fariĝis la kerno de la posta vilaĝo Rothenfluh.

En la jaro 1525 Rothenfluh estis unu el la unuaj paroĥoj de la bazela kamparo, kiu reformaciiĝis. La vilaĝo en tiu-ĉi tempo estis centro de la anabaptistoj. En la jaro 1545 la vilaĝo fariĝis posedaĵo de la urbo Bazelo, kiu atribuis ĝis al la voktejo Farnsburg. La regado de la urbo ĉesis en la jaro 1798 okaze de la Helveta Revolucio kaj reinstaliĝis per la restaŭracia konstitucio en la jaro 1814. Post la Bazela Kantondisiĝo de la jaro 1832 la komunumo fariĝis en la jaro 1833 parto de la nove fondita Kantono Bazelo Kampara. (La historiaj informoj baziĝas sur libera traduko el la germanlingva vikipedio)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]