Itingen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Itingen (stacidomo).
Itingen
Blazono de Itingen
komunumo en Svislando
Kantono Bazelo Kampara
Distrikto Sissach
Koordinatoj  47° 28′ 0″ N 7° 47′ 0″ O / 47.46667 °N, 7.78333 °O / 47.46667; 7.78333 (mapo)Koordinatoj: 47° 28′ 0″ N 7° 47′ 0″ O / 47.46667 °N, 7.78333 °O / 47.46667; 7.78333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1845
Areo 3,14 km²
Alteco 363 m super marnivelo
Poŝtkodo 4452
Komunumkodo 2849
Mapo de Itingen
vdr

Itingen estas komunumo en la distrikto Sissach en Kantono Bazelo Kampara, Svislando. Ĝi havis 1845 loĝantojn je la 31-a de decembro 2008. (Ne miksu kun Ittigen en Kantono Berno!)

Geografio[redakti | redakti fonton]

Itingen situas ĉe la suda bordo de la rivero Ergolz meze inter Sissach kaj Liestal.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Itingen limas en nordo kaj okcidento al Sissach, en sudo al Zunzgen, en sudoriento al Ramlinsburg, kaj en oriento al Lausen.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Itingen disponas pri stacidomo ĉe la trajnlinio de Svisaj Federaciaj Fervojoj de Bazelo al Olten, kiu estas servata per la regiona trajnlinio S3.

La komunumo disponas pri propra aliro al la nacia aŭtoŝoseo A2.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Itingen datiĝas el la jaro 1226 kiel Utingen.

En la 15-a jarcento la vilaĝo estis posedaĵo de la senjoroj de Eptingen, kiuj vendis ĝin en la jaro 1467 al la urbo Bazelo. La vilaĝo tiam estis atribuita al la voktejo Farnsburg. Ek de la Helveta Revolucio en 1798 ĝis 1814 la vilaĝo apartenis al la tiama distrikto Gelterkinden. En 1814 ĝi estis atribuita al la distrikto Sissach, kun kiu ĝi en la jaro 1833 fariĝis parto de la nove fondita Kantono Bazelo Kampara.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]