George Field

El Vikipedio, la libera enciklopedio
George Field
Brita kemiisto kiu studis la pigmentojn.
Brita kemiisto kiu studis la pigmentojn.
Persona informo
Naskiĝo 1777
en Berkhamsted,  Anglio
Morto 28-a de septembro 1854
en Isleworth, Middlesex,  Anglio
Lingvoj angla vd
Ŝtataneco Reĝlando de Granda BritioUnuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando vd
Profesio
Okupo kemiisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

George Field (1777-1854) estis angla kemiisto, kiu sin dediĉis al la zorga aplikado de la kemio al la pigmentoj kaj tinkturoj. Kiam li estis dekokjara, li iris al Londono serĉe de laboro. Li havis iom da espero en la disvolviĝo de inkoj kaj pigmentoj. Pro la milito, la provizado de Rubia tinctorium el Nederlando fariĝis neebla, minacante liajn klopodojn. Do, li decidis kultivi la planton en la lando, kaj havanto de bona projekto, li atendis la konsilon kaj kunlaboradon de Joseph Banks. Post malsukcesa provo, ambaŭ decidis ke la kultivado de tiu planto neeblis en Anglio. Do li decidis kultivi la planton en sia ĝardeno mem, el kie li ekstraktis la materialon por siaj inkoj. Li elpensis la perkolilon, aparato uzata por redukti la densecon de la tinkturoj.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Chromatography; aŭ, A Treatise on Colours and Pigments, and of their Powers in Painting, Londono, 1835
  • Rudiments of the Painter's Art; aŭ, a Grammar of Colouring (Londono, 1850),
  • Tritogenea; aŭ, A brief Outline of the Universal System, Londono, 1846
  • Dianoia. The third Organon attempted; aŭ, Elements of Logic and Subjective Philosophy.
  • The Analogy of the Physical Sciences indicated.
  • Æsthetics; aŭ, the Analogy of the Sensible Sciences
Rubia tinctorium, planto kiun Field deziris kultivi en Essex
  • Ethics; aŭ, the Analogy of the Moral Sciences.
  • Outlines of Analogical Philosophy, Londono, 1839.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]