Georges Cuvier

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Bio.

Li estas inicianto de la kompara anatomio kaj paleontologio; li proponas la klasigon de la besta regno laŭ biologiaj Ordo, Familio, Genro kaj Specio.

Demonstrinte, sekve al multenombraj observoj, la ekziston de formortaj bestoj kaj plantoj, li sukcesis rekonstitui ĉi-tiujn sur bazo de ties restaĵoj kaj metode klasigi ilin. Li ankaŭ nomis la geologian epokon Ĵurasion refere al la faldiĝo de montĉeno Ĵuraso kaj priskribis plurajn el la bestoj, kiujn oni ĝenerale nomas dinosaŭroj.

Tamen, sub influo de la kristanisma religio, li neniam konsentis la transformismon de Jean-Baptiste Lamarck, rifuzis la nocion de evoluismo kaj favoras la teorion de katastrofismo. Li estis kondukita opinii, ke sinsekvaj katastrofoj plurfoje detruis vivon en iaj regionoj, kiu poste estas enloĝataj de estaĵoj venintaj de aliaj lokoj.

Li kredis en la malegaleco de la homaj rasoj, kaj estimis ke Sarah Baartman (kiun li sekcos) estas pruvo de la ekzisto de malsuperaj rasoj.

Li mortis pro ĥolero kaj estas entombigata en la Tombejo Père-Lachaise. Lia nomo estas unu el la 72 nomoj gravuritaj sur la Eiffel-turo.

Vidu ankaŭ


Eksteraj ligiloj

greke El Agora Enciklopedio (france) greke El University of California Museum of Paleontology (angle) greke Biografio de Georges Cuvier (Hispane)


Ŝablono:LigoElstara