Geraardsbergen

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Mapo de la municipoj en la provinco
Bazaj informoj
provinco: Orienta Flandrio
geografia situo: 50°46’N; 3°53’E Mapo
areo: 80,20 km²
enloĝantoj: 31.089 (2005-01-01)
loĝdenso: 390 loĝantoj/km²
horzono: GMT+1h
(+2h de aprilo ĝis oktobro)
poŝtkodo: 9500

Geraardsbergen (nederlande:[GE:Rra:rdsberĥ'n]) estas municipo en Belgio, unu el la 133 municipoj, kiuj ricevis la honortitolon "urbo". Ĝi ricevis la titolon en 1068 kiel unua urbo en la regiono.

Urbodomo

Ekde 1977 la municipoj Goefferdinge, Grimminge, Idegem, Moerbeke-Geraardsbergen, Nederboelare, Nieuwenhove, Onkerzele, Ophasselt, Overboelare, Schendelbeke, Smeerebbe-Vloerzegem, Viane, Waarbeke, Zandbergen kaj Zarlardinge apartenas al Geraardsbergen, la ĉefa municipo.

Antaŭ la urbodomo de Geraardsbergen staras statuo simila al Manneken Pis de Bruselo.

Sur la okcidenta flanko de Oudenberg ('Malnova Monto') loĝis de 1920 ĝis 1941 la fama artpentristo-gravuristo Jan De Cooman, naskiĝinta en Zandbergen la 4an de aŭgusto 1893 kaj mortinta samloke la 11an de junio 1949.

Eksteraj ligiloj

greke Oficiala retejo de la municipo (nederlande)