Giacomo Bianchini
Giacomo (Jakobo) BIANCHINI (12-a de marto 1875 en Carbona apud San Vito al Tagliamento PN – 1954 en Cimpello di Pordenone) estis pastro, frua itala esperantisto kaj membro de la Lingva Komitato.
Li esperantiĝis en 1905 kaj redaktis lian unuan artikolon en friula ĵurnalo "Il Crociato" la 5.an de aŭgusto 1905. Li renkontis Zamenhof en 1908 en Vieno. Li verkis en Esperanto "Hebrea kalendaro" (1906), "Malgranda katolika katekismo" (1937), "Tutmonda adresaro de katolikaj esperantistoj" (1914). Li estis pastro de Pradis UD, kaj skribis poeziojn pri la grotoj de Pradis. Li estis parokestro de Cimpello di Fiume Veneto PN de 1927 al 1954 kiam li mortis. Lia tombo estas en la centro de la tombejo de Cimpello.
En Encicklopedio de Esperanto (reordigita) [redakti]
Giacomo Bianchini (Jakobo), italo, pastro en Friuli, naskiĝis la 12-an de marto 1875 en San Vito al Tagliamento. Pastriĝis la 2/08/1903 en Portogruaro. Esperantiĝis en 1905. Li estis pastro de Pradis di Sotto de 1921 ĝis 1927. Tie groto havas lian nomon.
Verkoj: Hebrea kalendaro, 1906; du E-lernolibroj italaj, 1913 ; lernolibro de itala lingvo 1913; tiu de latina lingvo,1914-15; (ambaŭ por E-istoj); prop. broŝuro. Kunlaboris je Espero Katolika. L. K.
Literaturo [redakti]
- 1982: Migliorini, Elio. Pionieri dell’Esperanto in Italia [Esperanto-Pioniroj en Italio]. Roma 1982 (en la itala)
Eksteraj ligiloj [redakti]
- Libroj de kaj pri Giacomo Bianchini en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo

