Giraldus Cambrensis

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Giraldus Cambrensis
Persona informo
Naskiĝo ĉirkaŭ 1146
en Manorbier
Morto ĉirkaŭ 1223
en Hereford
Religio katolika eklezio vd
Lingvoj latina vd
Ŝtataneco Kimrio vd
Alma mater Universitato de Parizo vd
Familio
Patro William de Barri vd
Patrino Angharad ferch Nest vd
Gefratoj Robert de Barry • Philip de Barry vd
Profesio
Okupo kartografohistoriistoverkisto • pastro • politikisto • katolika sacerdoto vd
Laborkampo historio • chronicle writing • Mezepoka literaturo vd
Aktiva en Kimrio vd
Verkado
Verkoj Topographia Hibernica vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Giraldus Cambrensis (Ĝeraldo de Kimrio, angle, Gerald of Wales) estis mezepoka kronikisto (n. ĉirkaŭ 1146, m. ĉirkaŭ 1223).

Ano de nobla kaj potenca familio, li naskiĝis en la kastelo de Manorbier en Pembrokeshire, Kimrio. Post eduko ĉe Gloucester kaj Parizo, li revenis al Anglio en ĉirkaŭ 1172. La arĥiepiskopo de Canterbury, Rikardo de Dovero uzis lin por ekleziaj misioj en Kimrio, kie li klopodis forigi malbonajn kutimojn. Kiam en 1176 mortis lia onklo, la episkopo de St David's, la plej grava episkopejo de Kimrio, oni proponis ke Giraldus sukcedus lin, sed la angla reĝo Henriko la 2-a rifuzis, timante ke Giraldus estus tro energia kaj potenca. Giraldus iris al la Universitato de Parizo por studi kaj prelegi.

En 1184 li iĝis reĝa oficisto kaj kapelano de Henriko la 2-a. Li kondukis diplomatan mision al Kimrio, kaj poste, en 1185, akompanis Johanon, unu el la filoj de Henriko, al Irlando. Li partoprenis la normandajn prijuĝojn pri la irlandanoj, kiujn li taksis kiel barbaroj. En 1188 li akompanis la arĥiepiskopon de Canterbury (nun Baldwin de Exeter) al Kimrio por varbi krucmilitistojn.

En 1198 denove la episkopo de St David's mortis, kaj oni proponis ke Giraldus sukcedus. Sekvis longa barakto. Estis nova arĥiepiskopo de Canterbury, Huberto Walter, kiu forte kontraŭis. Giraldus iris al Romo por peti la subtenon de la Papo, sed in 1203 tiu fine nomumis alian. Dum la restaĵo de sia vivo Giraldus studis kaj verkis. Li mortis ĉirkaŭ 1122, eble en Hereford.

Hodiaŭ oni memoras Giraldus ĉefe pro liaj verkoj, kiujn li skribis en la latina. Inter ili estas libroj pri Irlando (Topographia Hiberniae - "Topografio de Irlando" - kaj Topographia Hiberniae - "Konkero de Irlando") kaj Kimrio (Itinerarium Cambriae - "Vojaĝo tra Kimrio" - kaj Descriptio Cambriae - "Priskribo de Kimrio") kiuj donas gravajn informojn pri tiuj landoj en la mezepoko. Li ankaŭ verkis biografiojn de ekleziuloj, membiografion, kaj librojn pri ekleziaj temoj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]