Gitta Alpár

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Gitta Alpár
Gitta Alpár kantas en 1932
Gitta Alpár kantas en 1932
Persona informo
Naskiĝo 5-an de februaro 1903 (1903-02-05)
en Budapeŝto
Morto 17-an de februaro 1991 (1991-02-17) (88-jaraĝa)
en Palmaj Fontoj
Tombo Westwood Village Memorial Park Cemetery
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Gustav Fröhlich
Okupo
Okupo aktoro • operkantisto
vdr

Gitta ALPÁR, hungare Alpár Gitta, estis hungara operokantisto kaj aktorino.

Gitta Alpár

Gitta Alpár naskiĝis, kiel Klopfer Regina la 5-an de februaro 1903 en Budapeŝto - mortis la 17-an de februaro 1991 en Palm Springs (en Kalifornio).

Biografio[redakti | redakti fonton]

Gitta Alpár devenis el juda familio kaj ŝi frekventis Muzikakademion ekde 1919 en Budapeŝto. Ŝi debutis en 1924, tiam ŝi kantis en la operejo. Inter 19251927 ŝi apartenis al operejo en Munkeno, poste ĝis 1933 al operejo de Berlino, poste al operejo de Vieno, sed dume ŝi gastrolis en diversaj eŭropaj urbo, nature ankaŭ en Budapeŝto. En 1936 ŝi edziniĝis kaj ili vivis kune en Los Angeles, kie lastfoje ŝi rolis en 1941. En 1987 ŝi ricevis premion "Golden Band" en Berlino. En 1989 en Szentendre oni prezentis spektaklon pri vivo de Gitta Alpár.

Ŝiaj roloj (elekto)[redakti | redakti fonton]

  • Gitta entdeckt ihr Herz (1932) - germana filmo
  • Die - oder keine (1932) - germana filmo
  • Ball im Savoy (1935) - aŭstra-hungara filmo
  • I Give My Heart (1935) - angla filmo
  • Le Disque 413 (1935) - franca filmo
  • Guilty Melody (1936) - angla filmo
  • Everything in Life (1936) - angla filmo
  • Mr. Stringfellow Says: No (1936) - angla filmo
  • The Flame of New Orleans (1941) - usona filmo
  • „Ganz Berlin lag ihr zu Füßen: Gitta Alpar” - televizia filmo de ZDF (1987)
  • Mosaik - Treffpunkt der Generationen - germana filmo (serio)
  • La barbiro de Sevilo estis ŝia plej sukcesa operorolo

Fontoj[redakti | redakti fonton]