Gloria Macapagal-Arroyo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Gloria Macapagal-Arroyo

Gloria Macapagal-Arroyo [makapagAl arOjo] (San Juan, en la insulo de Luzono, la 5an de aprilo de 1947) estis la prezidantino de Filipinoj de 2001 ĝis 2010, kaj de tiam ŝi estas deputito en la filipina Parlamento.

Macapagal-Arroyo estas la filino de la antaŭa prezidento Diosdado Macapagal kaj de Evangelina Macaraeg. Ŝi iĝis prezidentino en 2001 dum la Revolucio EDSA II kiu forigis Joseph Estrada meze de akuzaro de ampleksa koruptado. Arroyo estis reelektita en 2004, post venko super la ĉefa estro de la filipina opozicio, Fernando Poe Jr.

Ŝi estis la dekkvara prezidento de Filipinoj kaj la dua prezidentino. En 2005 ŝi estis menciata en la revuo Forbes kiel la kvara plej pova virino de la mondo. Ŝi deklariĝis admirantino de Margaret Thatcher.

En novembro de 2011 ŝi estis arestita pro supozata balota fraŭdo

Persona vivo[redakti | redakti fonton]

Ŝi estas edziniĝinta al José Miguel Arroyo ekde 1968, kaj havas tri gefilojn: Juan Miguel (1969), Evangelina Lourdes (1971), kaj Diosdado Ignacio José María (1974).

Ekkariero[redakti | redakti fonton]

Post studoj en Filipinoj ŝi studis en la Universitato de Georgetown en Vaŝingtono kie ŝi estis klaskolego de la usona eksprezidento Bill Clinton. Post reveno al Filipinoj, Gloria Macapagal titoliĝis pri ekonomiko en la Universitato Ateneo de Manilo, kie doktoriĝis por la Universitato de Filipinoj. Ŝi profesoris inter 1977 kaj 1987, ĉefe en la Universitato de Filipinoj kaj en la Universitato Ateneo de Manilo.

En 1986 ekpolitikiĝis pere de la registaro de Corazón Aquino. Ŝia posteno estis direktoro pri Eksportado de Tekstilaĵoj. Poste ŝi ekposteniĝis en la Ministerio de Komerco kaj Industrio. En 1992 ŝi elektiĝis senatano kaj reelektiĝis en 1995. Ŝia partio estis la dekstra LDP, kiu poste iĝis aliancano de la partio de Fidel Ramos, la LE-NUCD.

Ŝi malamikiĝis kun ŝia partiestro Edgardo Angara en 1996, kiam Angara decidis separiĝis el la reganta koalicio. Macapagal-Arroyo formis tiam sian propran partion, KAMPI, per kiu ŝi alianciĝis kun aliaj dekstraj partioj.

Ŝi iĝis vicprezidento ene de la koalicio por balotado de 11a de majo de 1998, por dum ses jaroj, ĉe Joseph Estrada, kiu iĝis prezidento. Joseph Estrada igis ŝin Ministro de Socia Bonfarto kaj Disvolvigo, ekde kie disvolvigis la politikojn de la registaro por lukti kontraŭ malriĉo. Post la politika falo de Estrada, malprestiĝita pro akuzaro pri koruptado kaj malkapablo, Macapagal Arroyo demisiis el sia posteno de Ministro la 12an de oktobro de 2000, kaj ekestris la opozicion kontraŭ Estrada, kaj kandidatĝis al la prezidenteco. La 20an de januaro de 2001, la Suprema Tribunalo de Filipinoj deklaris la postenon de prezidento libera kaj Macapagal Arroyo ĵuris kiel prezidento.

Prezidenteco[redakti | redakti fonton]

Macapagal-Arroyo ĵuris kiel prezidento de Filipinoj ĝis 2004, deklarante kiel ĉefaj celoj de ŝia registaro la lukton kontraŭ koruptado kaj nepotismo aŭ politika amikismo. La lando dividiĝis inter la partianoj de Estrada kaj la partianoj de Macapagal Arroyo. Estrada pluhavis apogon ene de de la popolaj klasoj de Filipinoj.

Pri ekonomio ŝi karakteriĝis pro liberala regado kaj aŭstera traktado de la buĝeto. Ŝi malpermesis la membrojn de sia familio negoci kun registaraj oficialuloj. Ŝi klopodis helpi la disvolvigon de la turismo al Filipinojn.

La 2a de marto la Supera Tribunalo konfirmis la legitimecon de ŝia registaro kaj malakceptis la postulojn de Estrada, kiu denoncis ŝin. En julio de 2003 la Fronto de Islama Liberigo subskribis batalpaŭzon kun la filipina registaro, por negoci pacon formale. La socia politiko estas konservativa, tiele[mankas fonto] helpis ŝin la Katolika eklezio.

Ribelo kontraŭ ŝia registaro[redakti | redakti fonton]

La 1an de majo de 2001 miloj da sekvantoj de Estrada marŝadis kontraŭ la prezidenta palaco, kaj klopodis revolucion, cele remeti en la prezidenteco la eksprezidenton. Estrada estis tiam arestita en la Fortikaĵo de Santo Domingo, 45 km sude de Manilo, el kie petis trankvilecon al la manifestaciantoj.

Macapagal-Arroyo dekretis la ribelstaton dum kvin tagoj, kio permesis la registaron aresti suspektindulojn. Dum la subpremado mortis kelkaj manifestaciantoj kaj cento vundiĝis. Arestiĝis ankaŭ la tiama estro de la opozicio, Juan Ponce Enrile.

La 26an de julio de 2003 grupo de 300 militoficiroj postulis la demision de la prezidentino, pro akuzoj de koruptado. La militistoj nomiĝis kiel "Magdalo", kiel grupo de filipinaj revoluciuloj kiuj luktis kontraŭ Hispanio en la 19a jarcento.

Macapagal-Arroyo deklaris denove la ribelstaton kaj la puĉo finiĝis tuje. Tamen demisiis la Ministro de Defendo kaj pluis manifestacioj kontraŭ la registaro. La prezidentino restarigis la mortopunon, ŝajne pro pliiĝantaj kidnapoj.

Dua registepoko[redakti | redakti fonton]

La 10 de majo de 2004 kandidatiĝis al prezidenteco, konkurence kontraŭ la aktoro Fernando Poe, Jr., kiun ŝi venkis per preskaŭ unu miliono da voĉoj. Poe Jr estis amiko de Joseph Estrada. Macapagal-Arroyo atingis 12,5 milionoj da voĉoj, dum ŝia kunulo, Noli de Castro, akiris la vicprezidentecon per pli da 15 milionoj da voĉoj. La opozicio denoncis balotfraŭdon, kaj Macapagal Arroyo mem helpis la kreadon de priserĉa komisiono.

La 24an de februaro de 2006 Macapagal-Arroyo deklaris la emerĝostaton pro supozata puĉo, kaj ĉirkaŭ 10 mil personoj partoprenis en manifestacio kontraŭ tiu stato. La ministro de Justico, Raúl González, deklaris, ke la organizintoj de tiuj manifestacioj estu akuzataj pro ŝtatperfido. La opoziciantoj plu postulis la demision de la prezidanto. La 24an de junio de 2006 ŝi abolis la mortopunon.

Post prezidanteco[redakti | redakti fonton]

Post la fino de sia prezidanteco en 2010, Gloria Macapagal-Arroyo kandidatis por la Parlamento, kie ŝi gajnis postenon kiel deputito.