Golejów (Malsupra Silezio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Golejów
vilaĝo en Pollando
Golejów (Malsupra Silezio) (Pollando)
Golejów (Malsupra Silezio) (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Golejowa
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówecki
Komunumo Komunumo Lubomierz
Koordinatoj 51° 1′ N, 15° 35′ O (mapo)51.02333333333315.589444444444Koordinatoj: 51° 1′ N, 15° 35′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 293-400 m
Loĝantaro ĉirkaŭ 250
Poŝtkodo 59-623
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
Titolo de estro vilaĝestro
vdr

Golejów [elparolu: golejuv] estas ĉena vilaĝo en Pollando en Malsupra Silezio en Distrikto Lwówek Śląski en Komunumo Lubomierz en izera montetaro.

La unua priskribo devenas el la jaro 1286 kaj ĉi tio estas dokumento subskribita de princo Bolko la 1-a Surowy en kastelo Wleń, kie oni donis al vokto juĝan rajton. Ĝis la jaro 1945 la vilaĝo nomiĝis Klein Röhrsdorf.

En la vilaĝo troviĝas preĝejo patronata de „Sanktaj Felikso kaj Adaukto”, konstruita en la jaro 1784 kaj alikonstruita en 1843. Ĝi havas gotikan turon kaj gotikan portalon. Ena garno estas farita laŭ baroka kaj rokoka stilo. Ekstere de la preĝejo troviĝas memora tabulo dediĉita al mortfalintaj dum la unua mondmilito. En Golejów troviĝas multe da kapeletoj kaj ĉevojaj statuetoj de sanktuloj.

Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Janusz Czerwiński, Krzysztof R. Mazurski: Sudety. Sudety zachodnie. Warszawa 1983 (pole)
  • http://www.lubomierz.pl/ (pole)
  • Mapa turystyczna: Góry i Pogórze Kaczawskie. Vroclavo 1984 (pole)