Popielówek

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Popielówek
vilaĝo en Pollando
Popielówek (Pollando)
Popielówek (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Popielówka
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówecki
Komunumo Komunumo Lubomierz
Koordinatoj 50° 59′ N, 15° 32′ O (mapo)50.98666666666715.528888888889Koordinatoj: 50° 59′ N, 15° 32′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 380-460 m
Poŝtkodo 59-623
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
Titolo de estro vilaĝestro
vdr

Popielówek [elparolu: popieluvek] estas malgranda vilaĝo en Pollando en Malsupra Silezio en Distrikto Lwówek Śląski en Komunumo Lubomierz en la izera montetaro.

La vilaĝo dum jarcentoj estis enklavo por protestantoj. Post la jaro 1740 en Popielówek oni ekestis protestantan komuneco kun paroĥa domo. Ĝis la jaro 1945 la vilaĝo nomiĝis Hannersdorf.
En vilaĝo troviĝas malfrue gotika preĝejo patronata de “Sankta Katarino de Aleksandrio”, kiu estis konstruita en la unua duono de la 16-a jarcento. En preĝeja turo troviĝas interesinda sonorilo el 1599 kun latina minuskla surskribo. La preĝejo estis du foje alikonstruita, en 1766 kaj en turnopunkto de la 19-a kaj la 20-a jarcento. Ene restis al hodiaŭ predikejo kaj skulptita ligna baptujo el fino de la 18-a jarcento. Ĉe preĝejo troviĝas tombejo el la 16-a jarcento ĉirkaŭita pere de muro el la 18-a/ la 19-a jarcento kun pordego kun duoncirkla arko.



Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Janusz Czerwiński, Krzysztof R. Mazurski: Sudety. Sudety zachodnie. Varsovio 1983 (pole)
  • http://www.lubomierz.pl/ (pole)
  • Mapa turystyczna: Góry i Pogórze Kaczawskie. Vroclavo 1984 (pole)