Radoniów

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Radoniów
vilaĝo en Pollando
Radoniów (Pollando)
Radoniów (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Radoniowa
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówecki
Komunumo Komunumo Lubomierz
Koordinatoj 51° 0′ N, 15° 28′ O (mapo)51.00666666666715.461666666667Koordinatoj: 51° 0′ N, 15° 28′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 342-390 m
Poŝtkodo 59-623
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
Titolo de estro vilaĝestro
vdr

Radoniów [elparolu: radoniuv] estas vilaĝo en Pollando en Malsupra Silezio en Distrikto Lwówek Śląski en Komunumo Lubomierz en la izera montetaro.

La unua priskribo pri la vilaĝo devenas el la jaro 1241 kaj priskribas pri tio, ke vilaĝanoj batalis kontraŭ kavaliro-rabisto, Wolf Romke. En 1307 filoj de Jutta von Libenthal donis la vilaĝon al ina monaĥejo de Benediktanoj el Lubomierz. Ĝis la jaro 1945 la vilaĝo nomiĝis Ottendorf.
En vilaĝo troviĝas neogotika preĝejo patronata de “Suprenlevo de Sankta Kruco”, kiu estis konstruita en la jaroj 188184 kun elektra ena instalaĵo. Poste ĝi estis baroke alikonstruita en la unua duono de la 18-a jarcento. La plej gravaj arkitekturaj detaloj de la preĝejo estas timpano kun “Arbo de la Vivo” kaj tri novgotikaj portaloj.

Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]