Pławna Dolna

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Pławna Dolna
vilaĝo en Pollando
Pławna Dolna (Pollando)
Pławna Dolna (Pollando)
DMS

Map

Genitivo de la nomo Pławnej Dolnej
Provinco Malsupra Silezio
Distrikto Distrikto Lwówecki
Komunumo Komunumo Lubomierz
Koordinatoj 51° 4′ N, 15° 36′ O (mapo)51.06222222222215.600277777778Koordinatoj: 51° 4′ N, 15° 36′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 255 – 400 m
Loĝantaro 500 (en 2006)
Poŝtkodo 59-623
Telefona antaŭkodo 075
Aŭtokodo DLW
Titolo de estro vilaĝestro
vdr

Pławna Dolna [elparolu: pŭavna dolna] estas ĉena vilaĝo en Pollando en Malsupra Silezio en Distrikto Lwówek Śląski en Komunumo Lubomierz en izera montetaro. Ĝis la jaro 1945 la vilaĝo nomiĝis Schmottseiffen.

Historio[redakti | redakti fonton]

Historio de la vilaĝo komencis en la 12-a jarcento kiam silezia princo Henryk la 1-a Brodaty disdonis ĉi tiuj terenoj al ministoj kiuj venis el Frankonio, Turingio kaj Rejnlando kaj kiuj serĉis valorajn mineralojn (precipe oron). La oro estis serĉita kaj lavita eĉ ankoraŭ en la jaro 1519.
La unua historia priskribo pri ekzisto de la vilaĝo tio estas dokumento de princo Henryk la 2-a Pobożny el la 12-a de marto 1241, kiu skribas pri fondo en Pławna de la preĝejo patronata de Sankta Bartolomeo. La sekva foje oni povas trovi priskribon pri la vilaĝo en dokumentoj el la 14-a jarcento de la vroclava episkopo Henryk von Wurben. Nomo de la vilaĝo (Pławna) en pola lingvo estas kunligita kun lavado de la oro.
En la 14-a jarcento Pławna estis la plej granda kaj la plej longa vilaĝo, kiu apartenis al Lubomierz-a ina monaĥejo de Benediktanoj. Ĝi estis propraĵo de monaĥinoj ĝis 1810.
En 1613 pro epidemio mortis 399 da loĝantoj.
En junio 1759 en Pławna troviĝis ĉefstabejo de Frederiko la 2-a Granda.
En 1807, en Pławna estadis franca imperiestro Napoleon Bonaparte, kaj en 1813 franca marŝalo Etienne Jacques Joseph Alexandre Macdonald organizis grandan militan tendaron inter vilaĝoj Mojesz, Płóczki kaj Pławna.
En la jaroj 188085 oni konstruis fervojan trakon kaj preskaŭ post cent jaroj, en 1983 la trajnoj finis traveturi.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

La kristana preĝejo patronata per “Sankta Tekla”[redakti | redakti fonton]

La unua preĝejo ekzistis probable jam en la jaro 1318, ĉar el ĉi tiu jaro estas priskribo pri preposto. Fine de la 15-a jarcento ĝis la 1520-oj la preĝejo estis alikonstruita. En la jaro 1558 ĝi estis plukonstruita. La plej malnovaj partoj troviĝas ĉe ĥorejo kaj en norda parto de navo, kiu estas kovrita de ligna plafono el 1774 kun polikromio kun floraj motivoj. La ĥorejo ekstaris en turnopunkto de la 15-a/16-a jarcentoj, kaj 45m turo ekstaris en 1680. Fenestroj kun akutaj kaj duoncirklaj arkoj pruvas pri baldaŭa renesanco. Hodiaŭan formon la templo ekhavis en la jaroj 1778-81. Ene interalie oni povas ekvidi multe da grandiozaj antikvaĵoj. En ĉefa ligna altaro troviĝas baroka pentraĵo de Sankta Tekla pentrita de Bernard Krauze. Dekstre de altaro staras baptujo, kiu kunmetas kun baroka ŝtona parto, farita el grejso en la 17-a jarcento kaj kun ligna parto el la 19-a jarcento. La tri parta orgena prospekto estas farita el skulptita ligno en neorenesanca stilo. Tereno de la preĝejo estas ĉirkaŭita pere de malalta muro kaj al paroĥestreja domo alteniĝas pordego kun ejo super la enirejo el la 18-a jarcento. Proksime de la preĝejo troviĝas eksa domo de pastoro el 1753, kie hodiaŭ troviĝas lernejo. Apud troviĝas malnova grenmagazeno el 1688, alikonstruita en 1710.

Kalvario[redakti | redakti fonton]

Kalvaria vojo komencas en centro de la vilaĝo kaj direktas tra kurba vojo ĝis pinto de monto “Kalwaria” (322m). En la jaro 1993 ido de fondinto de kalvario Johannes Hoferichter renovigis ĝin kaj en 1994 pola episkopo Tadeusz Rybak kaj germana episkopo Rudolf Miller konsekris ĝin.

Kapeletoj[redakti | redakti fonton]

La plej granda kapeleto estas dediĉita al Sankta Triunuo. La dua konstruita en la 18-a jarcento kun pentraĵo de “Dipatrino de Bona Konsilio” staras ĉe eksa stacidoma atendejo. Ĉe vojo al preĝejo troviĝas kapeleto de Sankta Barbara konstruita en 1762 per pastro Jozefo Naternuso Kőrner.

Monumento dediĉita al mortfalintaj dum la unua mondmilito[redakti | redakti fonton]


Monumento estis starita tribute al 61 loĝantoj de la vilaĝo, mortfalintaj dum la unua mondmilito. Dipatrino kun Jesuo Kristo staras sur 5m kolono.

Penta kruco[redakti | redakti fonton]


La penta kruco troviĝas ĉe ĉefa vojo al preĝejo. Estas farita el grejso kaj sur la ŝtono estas skulptita tranĉilo kiel krima ilo.

Kastelo de Sileziaj Legendoj[redakti | redakti fonton]

En Pławna loĝas kaj kreas artisto Dariusz Miliński. Unu el verkoj de la artisto estas Kastelo de Sileziaj Legendoj.


Bibliografio kaj fontaĵo[redakti | redakti fonton]

  • Janusz Czerwiński, Krzysztof R. Mazurski: Sudety. Sudety zachodnie. Warszawa 1983 (pole)
  • http://www.lubomierz.pl/ (pole)
  • Mapa turystyczna: Góry i Pogórze Kaczawskie. Vroclavo 1984 (pole)