Grandvillard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grandvillard
Blazono de Grandvillard
Blazono de Grandvillard
Blazono de Grandvillard
Biendomo en Grandvillard
Biendomo en Grandvillard
Biendomo en Grandvillard
komunumo en Svislando
Kantono Friburgo
Distrikto Grejerco
Koordinatoj  46° 32′ 20″ N 7° 5′ 8″ O / 46.53889 °N, 7.08556 °O / 46.53889; 7.08556 (mapo)Koordinatoj: 46° 32′ 20″ N 7° 5′ 8″ O / 46.53889 °N, 7.08556 °O / 46.53889; 7.08556 (mapo)
Nombro de loĝantoj 738
Areo 24,16 km²
Alteco 762 m super marnivelo
Poŝtkodo 1666
Komunumkodo 2134
Mapo de Grandvillard
Mapo de Grandvillard
Mapo de Grandvillard
vdr

Grandvillard (malnova germanlingva nomo Grosslangwiler) estas komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 738 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La komunumo Grandvillard situas en la Friburgaj Antaŭalpoj en la supra parto de la valo de la rivero Sarino, kiu formas la nordokcidentan komunumlimon, proksimume 7 kilometrojn sude de la urbo Bulle. Tra la komunumo fluas la rivereto Tana, kiu en nordokcidento de la komunumo alfluas al Sarino. La komunumo konsistas el la vilaĝo Grandvillard, diversaj izolitaj bienoj kaj alpopaŝtejoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 24,16 km², de kiuj 28,4% estas kovritaj de arbaro, 47,3% servas por agrikulturo kaj 3,9% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Grandvillard limas en nordo al Bas-Intyamon, en oriento al Charmey, en sudo al Château-d'Oex (VD), kaj en okcidento al Haut-Intyamon.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Grandvilard situas flanke de la gravaj trafikvojoj kaj atingeblas nur de nordo pere de sakvojo deirante de la kantona ĉefvojo n-ro 190. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 situas 8 kilometrojn norde apud Bulle. La konekto de la komunumo al la publika transportreto funkcias pere de buslinio de la entrepreno Transporto Publika Friburga al Bulle. La haltejo Grandvillard tamen situas okcidente de Sarino sur la teritorio de la najbara komunumo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Grandvillard datiĝas el la jaro 1228 kiel Vilar. Dum mezepoko Grandvillard apartensi al la kastlanejo Montsalvens. En la jaro 1388 la vilaĝanoj sin liberaĉetis de la heredaĵimposto kaj en la jaro 1462 ili ricevis la rajton elekti sian vilaĝestron. Ek de la jaro 1555 ili apartenis al la Voktejo Grejerco de la urba ŝtato Friburgo. El la voktejo kadre de la Helveta Revolucio de 1798 fariĝis la distrikto Grejerco.[3]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]