Cerniat
| Cerniat | |
|---|---|
| Blazono de Cerniat | |
| Cerniat | |
| Kantono | Friburgo |
| Distrikto | Grejerco |
| Koordinatoj | 46°37′57″N 7°9′25″O / 46.6325°N, 7.15694°OKoordinatoj: 46°37′57″N 7°9′25″O / 46.6325°N, 7.15694°O |
| Nombro de enloĝantoj | 346 |
| Areo | 33,69 km² |
| Alteco | 927 m super marnivelo |
| Poŝtkodo | 1654 |
| Komunumkodo | 2126 |
| Mapo de Cerniat | |
Cerniat estas komunumo en la distrikto Grejerco en Kantono Friburgo, Svislando. Ĝi havis 346 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.
Enhavo |
Geografio[redakti]
Cerniat situas en la Friburgaj Antaŭalpoj proksimume 12 kilometrojn sude de la kantonĉefurbo Friburgo kaj 8 kilometrojn oriente de la urbo Bulle. La plej alta punkto de la komunumo estas la monto Berra kun alteco de 1719 m s.m. en nordoriento de la komunumo. La sudokcidentan limon formas la rivero Javro, en nordoriento la komunuma teritorio etendiĝas ĝis al la bordo de Ĝerino (germane Aegera, france Gèrine). La komunumo konsistas el la vilaĝoj Cerniat, Les Utsets, la Monaĥejo La Valsainte kaj multnombraj izolitaj bienoj.[1]
La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 33,69 km², de kiuj 54,8% estas kovritaj de arbaro, 40,9% servas por agrikulturo kaj 2,3% por setlado. [2]
Najbaraj komunumoj[redakti]
La komunumo Cerniat limas en nordo al La Roche, en nordoriento al Plasselb, en oriento al Plaffeien, en sudo al Charmey, en sudsudokcidento al Crésuz, en sudokcidento al Châtel ĉe Montsalvens, en okcidentosudokcidento al Botterens, en okcidento al Corbières, kaj en nordokcidento al Hauteville.
Trafiko[redakti]
Cerniat situas flanke de la gravaj trafikvojoj. La komunumo atingeblas pere de flankaj vojoj de Crésuz. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A12 proksimume 8 kilometroj okcidente de la komunumo. La komunumo estas konektita al la publika transportreto poŝtaŭtolinio, kiu ĉe la ĉefvojo n-ro 180 sude de la komunumo havas konekton al la buslinioj de la entrepreno Transporto Publika Friburga de Friburgo al Boltigen kaj de Bulle al Jaun.
Ekonomio[redakti]
En la alpopaŝtejoj de Cerniat estas produktata la fama fromaĝo de Grejerco, kiu estas ŝatata ĉefingredienco de la svisa nacia manĝaĵo fonduo.
Historio[redakti]
La unua dokumenta mencio de Cerniat datiĝas el la jaro 1288 kiel Sernia. Dum mezepoko Cerniat apartenis al la Senjorujo Corbières, kiu en la jaro 1553 fariĝis friburga voktejo. Okaze de la Helveta Revolucio Cerniat estis atribuita al la distrikto Grejerco.[3]
Notoj kaj referencoj[redakti]
- ↑ Fonto: Reta mapo 1:20000 de Swisstopo
- ↑ Fonto: Komunumdatumoj de la retejo de la Svisa Federacia Oficejo pri Statistiko, retejo konsultita la 5-an de novembro 2011
- ↑ Fonto: Georges Andrey: Cerniat en Historia Leksikono de Svislando (2003-09-01)
Eksteraj Ligiloj[redakti]
- Vidu ankaŭ en la Vikimedia komunejo la kategorion Cerniat – (Kolekto de bildoj kaj plurmediaj dosieroj)
Bildoj[redakti]
|
||||||