Grete Mosheim

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Grete Mosheim
Grete Mosheim en 1936
Grete Mosheim en 1936
Persona informo
Naskiĝo 8-an de januaro 1905 (1905-01-08)
en Berlino
Morto 29-an de decembro 1986 (1986-12-29) (81-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Mortokialo kancero
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Familio
Edz(in)o Howard Gould • Oskar Homolka • Howard Gould
Okupo
Okupo teatra aktoro • filmaktoro • aktoro
vdr

Margarete Emma Dorothea MOSHEIM (naskiĝinta la 8-an de januaro 1905 en Berlino, mortinta la 29-an de decembro 1986 en Novjorko) estis germana aktorino filma, teatra, televida de juda deveno (flanke de sia patro). Ankaŭ ŝia fratino Lore Mosheim filme aktoradis.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Mosheim komencis la karieron en la aĝo de 17 kaj estis membro de Deutsches Theater, Berlino, de 1922 ĝis 1931. Ŝi komencis studi en la Teatrolernejo de Max Reinhardt ĉe Berthold Held jam en 1922, kune kun Marlene Dietrich.

Mosheim dungitis sub la estrado de Max Reinhardt, kaj en 1925 li donis al ŝi la ŝancon anstataŭigi en la teatraĵo Der sprechende Affe (de René Fauchois) koleginon pro ties malsaneco tuja. Mosheim lernis la malfacilan rolon de Albert Bassermann en nur 24 horoj kaj iĝis superstelulo preskaŭ subite. Ĝis 1933, kiam ŝi iris al Londono pro la potencakiro de la nazioj, ŝi estis elstara en la berlina teatrosceno. Ŝi furoris en multaj roloj, estante egale hejme en dramo kaj komedio. Ŝi ankaŭ aperis en muzikaj revuoj kaj surbendigis kantojn i.a. de Friedrich Hollaender.

Post intensa studo, ŝi majstris la anglan sufiĉe por aperi aktore en Two Share a Dwelling en Londono en 1935. Ŝi denove aperis sur scenejo en la Germanio de 1952, sed ne revenis al filmoj - krom en kelkaj televidroloj - ĝis sia apero kiel avino en Moritz, lieber Moritz de Hark Bohm en 1978.

Mosheim aperis en multaj germanaj filmoj, plejparte mutfilmoj, komencante per Michael en 1924. Ĝis ŝi fuĝis de Germanio en 1933, ŝi ĉefrolis en multaj filmoj, inkluzive ĉe Dreyfus (1930) kaj Yorck (1931). En 1935 ŝi ĉefrolis en la brita filmo Car of Dreams.

Mosheim estis edzino tri fojojn: al aktoro Oskar Homolka en Berlino (1928-1937), al industriulo Howard Gould en Londono (1937-1948) kaj al ĵurnalisto Robert Cooper, kiu estis korespondisto por "The Times". Ŝi havis neniujn filojn.

Honoroj[redakti | redakti fonton]

  • 1963: Deutscher Kritikerpreis
  • 1971: Ora Filmband
  • 1974: Granda meritkruco de la Federacia Respubliko Germanio (Großes Verdienstkreuz des Verdienstorden der Bundesrepublik Deutschland)

Filmaro[redakti | redakti fonton]

  • 1924: Michael
  • 1925: Ein Lebenskünstler
  • 1925: Wir armen kleinen Mädchen
  • 1926: Derby
  • 1926: Der Geiger von Florenz
  • 1926: Junges Blut
  • 1926: Die Flammen lügen
  • 1926: Die Sporckschen Jäger
  • 1927: Faschingszauber
  • 1927: Primanerliebe
  • 1927: Feme
  • 1927: Arme kleine Sif
  • 1927: Das Erwachen des Weibes
  • 1927: Höhere Töchter
  • 1928: Frau Sorge
  • 1928: Die Rothausgasse
  • 1928: Die kleine Sklavin
  • 1928: Die Siebzehnjährigen
  • 1930: Cyankali
  • 1930: Dreyfus
  • 1931: Arme, kleine Eva
  • 1931: Arm wie eine Kirchenmaus
  • 1931: Yorck
  • 1933: Moral und Liebe
  • 1935: Car of Dreams
  • 1962: Dreht euch nicht um (TV)
  • 1969: Die Glasmenagerie (TV)
  • 1970: Der Hermelin (TV)
  • 1970: …wie die Wölfe (TV-Serie Der Kommissar)
  • 1978: Moritz, lieber Moritz

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Gundolf S. Freyermuth: Reise in die Verlorengegangenheit. Auf den Spuren deutscher Emigranten (1933–1940). Rasch & Röhring, Hamburg 1990, ISBN 3-89136-382-6, Kap. 2.24.
  • Kay Weniger: 'Es wird im Leben dir mehr genommen als gegeben …'. Lexikon der aus Deutschland und Österreich emigrierten Filmschaffenden 1933 bis 1945. Eine Gesamtübersicht. S. 351 f., ACABUS-Verlag, Hamburg 2011, ISBN 978-3-86282-049-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Grete Mosheim en la angla Vikipedio.