Grigorij Potjomkin

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Princo Grigorij Aleksandroviĉ Potjomkin (ruse Григорий Александрович Потёмкин) (1739 en Ĉiĵovo ĉe Smolensk - 1791 ĉe Iaşi, entombigita en la St-a Jekaterina kirko (ruse Свято-Екаерининский Собор en Ĥerson) estis rusa feldmarŝalo, konfidulo kaj ŝatatulo de rusa carino Katerina la 2-a.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Grigorij Aleksandroviĉ Potjomkin

Potjomkin naskiĝis kiel filo de emerita majoro, studis komence en universitato en Moskvo, sed baldaŭ enpaŝis la rusan armeon.

Kiam Katerina la 2-a surtroniĝis - post falego de lia edzo Petro la 3-a, la 9-an de julio 1762) - kaj inspektis la la gardotrupojn, onidire ŝi atentigis Potjomkin-on - tiam gajdomastro -, ke sia spado ne havis portepeon (tenrimenon). Certas nur, ke li komence de regado de Katerina altiris atenton de la carino kaj estis nomumita jam la 30-an de novembro (11-an de decembro) 1762 al kameristo.

Baldaŭ li perdis unu okulon pro mallerta traktado de naturkuracisto, sen perdi sian belecon (oni komparis tion kun tiu de Alkibiades). Pro la akcidento, li retiriĝis el la kortego je 1,5 jaroj.

Kiam Rusio ekmilitis kun la turkoj, veturis li al sudo, kie li gvidis la rusiajn fortojn kaj akiris grandajn konkerojn por la lando (Novorusio). Oni akiris la urbojn kiel Odeso, Sebastopolo, Nikolajev kaj Jekaterinoslav. Potjomkin elkonstruis la nigramaran floton sur la Krimeo.

Li realvenis kiel generalleŭtenanto kaj la carino aldonis la titolon de grafo kaj en 1776 nomumis lin al generala adjutanto kaj deklarita ŝatatulo. Li forte influis la carinon, la internan kaj eksteran politikon de Rusio. Plimulto de tiuj influoj estis sukcesaj kaj eluzis tiujn ankaŭ por sia plua riĉiĝo kaj kariero. Mallongtempe li estis ankaŭ ministro, ĉefkomandanto de la armeo, generalguberniestro de la sudaj provincoj kaj grandadmiralo de la Nigra Maro. Multaj imperiestraj ukazoj estis liaj verkoj, ĉar la carino lasis sin konvinki.

Li konstruigis de 1783 ĝis 1789 la Taŭrian palacon en Sankta Petersburgo.

Liaj malamikoj disvastigis la fiklaĉon pri potjomkinaj vilaĝoj, pro envio de liaj sukcesoj. Potjomkin grave kontribuis al evoluo de la novakiritaj krimeaj teritorioj.

Kiam en 1787 la sekva rusa-aŭstra turka milito ekis (1787–1792), Potjomkin transprenis la ĉefkomandantecon de la rusia armeo kaj ricevis post okupo de Oĉakov (17-an de decembro 1788) la grandan rubandon de la Georga Ordeno.

Kvankam ekzistis diferencoj inter la carino kaj Potjomkin, la interna, amika rilato restis inter ili ĝis morto de Potjomkin. Potjomkin mortis survoje de Iaşi al Nikolajev en brakoj de sia nevino grafino Branicka, la 16-an de oktobro 1791 je malario. Oni entombigis lin en Ĥerson.

La grandprinco Paŭlo forigis la ostojn de Potjomkin en 1798, Aleksandro la 1-a reentombigis lin.

diversaĵoj[redakti | redakti fonton]

Oni nomumis laŭ Potjomkin sekvajn:

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Saint-Jean (Sekretär des Fürsten): Lebensbeschreibung des Gregor Alexandrowitsch Potemkin des Tauriers. Hrsg. von Rothermel, Karlsruhe 1888
  • Isabel de Madariaga: Russia in the Age of Catharina the Great. London 1981
  • Claus Scharf (Hrsg.): Katharina II., Russland und Europa. Beiträge zur internationalen Forschung. Mainz 2001