Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto
Esperanto-germanaj vortaroj
Aŭtoroj
Aŭtoro Erich-Dieter Krause
Lingvoj
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Eldondato 2007
vdr

Großes Wörterbuch Deutsch-Esperanto (Granda Vortaro Germana-Esperanto) estas unudirekta vortaro verkita de Erich-Dieter Krause. Ĝi aperis fine de majo 2007 ĉe la eldonejo Buske en Hamburgo kun amplekso de 1679 paĝoj. Ĝi baziĝas sur la mezgranda Wörterbuch Deutsch-Esperanto de la sama aŭtoro de 1983 (2-a eld. 1993), kiun ĝi tamen vaste pliampleksigas kaj transpasas.

Laŭ ĝia antaŭparolo, la vortaro "enhavas ĉirkaŭ 160 000 leksikajn unuojn (t.e. kapvortoj, vortkunmetoj, parolturnoj) kaj konsekvence estas la plej ampleksa dulingva vortaro iam ellaborita en la mondo". Malgraŭ tio ĝi ne estis same favore recenzita kiel la alidirekta vortaro Esperanto-germana de Krause de 1999.

Sur ĝia dorso legeblas, ke la vortaro entenas i.a. "la kompletan vortotrezoron de la ĉiutaga lingvo". Tamen tiu ĉi aserto ne estas ĝusta, ĉar multaj gravaj germanaj vortoj kiel ekz. "Browser" (retumilo), "Fronleichnam" (Kristokorpa Festo), "Hauptschule" (baza mezlernejo), "Müsli" (musliogrenkaĉo) aŭ "Sperrmüll" (grandampleksa rubo) mankas en ĝi.

Aliaflanke, la vortaro enhavas multe da malpli gravaj vortoj kiel ekzemple "Chezroniter" ("ĥecronidoj"), "Schwarzbraunelle" ("nigragorĝa pronelo") aŭ "Schwarzschuppenröhrling" ("strobilforma boleto"), kiuj eĉ ne troveblas per Guglo.

La vortaro entenas ankaŭ multege da terminoj "el ĉiuj faklingvaj sferoj". Tamen en kelkaj fakoj la aŭtoro ne liveras aŭ erare tradukis kelkajn el ĝiaj gravaj terminoj. Tio videblas ekzemple ĉe asekuraj terminoj, kie li evidente ne uzis la Asekuran terminaron seslingvan de Marc Vanden Bempt. Pluraj esperantistoj esprimis la opinion, ke la ĉefa manko de la verko estas, ke la aŭtoro ne serĉis kunlaborantojn kun profundaj terminologiaj scioj el diversaj fakoj.

La alidirekta Großes Wörterbuch Esperanto-Deutsch de Erich-Dieter Krause aperis jam en 1999 kun amplekso de 882 paĝoj kaj 80 000 kapvortoj. Ambaŭ kune estas la ĉefaj referenc-verkoj de pli malgrandaj germanaj vortaroj, ekzemple de tiu de Ulrich Matthias kaj Dietrich M. Weidmann (2008).

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • 2008: Haupenthal, Reinhard. Ein Beitrag zum Begräbnis des Esperanto? - kritische Anmerkungen zum großen Wörterbuch Deutsch-Esperanto von Erich-Dieter Krause. [Ĉu kontribuo por la enterigo de Esperanto? - kritikaj rimarkigoj pri la granda vortaro germana - Esperanto de Erich-Dieter Krause]. Saarbrücken: Ed. Iltis 2008, 43 p. ISBN 978-3-932807-72-5 (recenza eseo en la germana)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]