Guillermo Uribe Holguín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Guillermo Uribe Holguín estis kolombia komponisto naskita la 17an de marto de 1880 en Bogoto, filo de Guillermo Uribe kaj Mercedes Holguín, kaj mortinta en la sama urbo la 26an de junio de 1971.

Ekde infanaĝo li ŝategis muzikon, kaj ricevis lecionojn pri pianludado fare de pluraj instruistoj, sed sia infana malkvieto rezignigis tiujn instruistojn. Tamen, li daŭre memstudis muzikon, kune kun sia normala studado kiel iu ajn knabo.

En 1891 li eniris en la t. n. Nacia Akademio de Muziko, fondita fare de profesoro Jorge W. Price, kaj ricevis instruon el violonisto Ricardo Figueroa. Tiom li progresis en violonludado ke en 1894, 14-jaraĝa, li estis nomumita kiel anstataŭanta profesoro. Tiam li komencis estis konata en la muzikaj rondoj de Bogoto, sed vere lia muzika eduko ankoraŭ havis mankojn.

Li recevis plian muzikan instruon el alia vilonisto: Narciso Garay, ĝis kiam ĉi lasta vojaĝis al Eŭropo. Post iom pli da memstudado, li estis vokita por partopreni en ensemblo kun Antonio Figueroa kaj la pianisto Carlos Umaña.

Uribe Holguín enskribiĝis por studi inĝenierikon, sed malsano devigis lin rezigni la studon.

Li estis dungito en tiama Banko de Kolombio, kaj poste li fondis, kun du amikoj, komercan entreprenon, por kiu li devis vojaĝi tra la lando. Tamen la negocoj fine ne estis sukcesaj. Tiam li vojaĝis al Usono, kaj en Novjorko li sin vivtenis kiel muzikludanto en pordancaj orkestroj, aranĝanto kaj transskribanto de muziko por aliaj instrumentoj. El Usono li revenis al sia patrujo pro malsano de sia patro.

Ĉe la reveno al Kolombio, li, helpita de aliaj, revivigis la Nacian Akademion de Muziko, kiu estis en bedaŭrinda stato. Tie li instruis violonon, divolvis didaktikajn metodojn kaj organizis orkestron, embrio de la posta Simfonia Orkestro de Kolombio.

Tiutempe mortis lia patro, kaj monatojn poste, pro la laboro kiel direktoro de la Akademio li ricevis stipendion por plua studado en Eŭropo, do li vojaĝis al Parizo, kun patrino kaj fratino.

En Eŭropo li studis sub gvido de pianisto Vincent d'Indy en lia Schola Cantorum. Li komencis tiam sian laboron kiel kritikisto pri muziko -per pluraj artikoloj- kaj kiel komponisto: sonatojn, kaj muziko por poemoj de Victor Hugo, Verlaine, Baudelaire, Barbusse, Paul Fort kaj aliaj.

Ankaŭ en Parizo li ekkonis pianistinon Lucía Gutiérrez al kiu li edziĝis la 24an de februaro de 1910, antaŭ reveno al Kolombio.

Iom poste de lia reveno, li estis direktoro de la jam menciita Akademio, kaj komisiita por ellabori novan regularon por tiu organizaĵo. Li profitis la okazon por ŝanĝi la nomo de "Akademio" al "Konservatorio", por establi konskursojn kiel antaŭkondiĉo por studi tie, kaj por organizi bibliotekon. Kaj refoje li devis rekrei la orkestron, mortinta dum sia restado en Eŭropo.

En 1917 li prezentis projekton por stimuli la studadon pri muziko en Kolombio, kun konsidero, i. a., al venigo de eminentuloj el eksterlando por instrui en la Konservatorio, kaj al deviga instruo de kantado en la lernejoj.

Poste li vojaĝis denove al Eŭropo, restante etan tempon, kaj ĉe sia alveno, denove kiel direktoro de la Konservatorio, li ŝanĝis la nomon de la muzikistaro kiun li gvidis, el "Simfonia Orkestro" al "Societo de Simfoniaj Koncertoj de la Konservatorio" por limigi ĝin al apartenantoj de tiu organizaĵo.

Fine de 1932 la franca registaro ordenis lin per la Honora Legio.

Do, de 1910 al 1935, kaj denove en 1942-1944, Uribe Holguín estis direktoro de la kolombia Nacia Konservatorio, en Bogoto. Li vigligis la muzikan vivon en Kolombio per sia verkado, kaj per la fondo de Societo por Simfoniaj Koncertoj.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

    • Ceremonia Indígena (Himno a Zúa y danza ritual)
  • Verkoj por Ĥoro, inter ili:
    • Du kanzonoj por gea ĥoro senmuzika: "Kanzono de la Paco" kaj "Tago de la semado"
  • Religia muziko:
  • Verkoj por piano, inter ili:
    • Suitoj kaj preludoj
    • Multaj komponaĵoj por voĉo kaj piano, ekzemple: 15 kanzonojn kun tekstoj de Rafael Pombo, 12 kun tekstoj fare de aŭtoroj francaj, kaj unu kun poemo de Guillermo Valencia Hay un instante en el crepúsculo
  • Ceteraj muzikaj verkoj:
  • Libroj:
    • Kurso pri harmonio

Eksteraj ligoj al muzikaĵoj[redakti | redakti fonton]