Gustav Heinemann

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Dosiero:DBP - Bundespräsident Gustav Heinemann - 80 Pfennig - 1982.jpg
Gustav Heinemann sur germana poŝtmarko de la jaro 1982

Gustav HEINEMANN [gustaf hajneman] (naskiĝis la 23-an de julio 1899 en Schwelm, mortis la 7-an de julio 1976 en Essen) estis germana juristo kaj politikisto. Dum la jaroj 1949 kaj 1950 li estis ministro pri internaj aferoj en la registaro de okcidenta Germanio (FRG). Proteste kontraŭ la kreo de armeo en la postmilita okcidenta Germanio li demisiis dum 1950, kaj du jarojn pli poste forlasis la Kristandemokratian Union de Germanio (CDU), fondis novan partion kaj dum la jaro 1957 membriĝis en la socialdemokratia partio de Germanio (SPD). Li estis ministro pri justico de 1966 ĝis 1969, kaj poste la prezidento de Germanio de 1969 ĝis 1974. Posteulo en tiu pozicio estis Walter Scheel.

vilao Hammerschmidt en Bonno

Formalan sidejon li (kaj ĉiuj postaj prezidentoj ĝis la jaro 1999) havis en la klasicisma Kastelo Bellevue en (okcidenta) Berlino, sed la fakta sidejo estis la same klasicisma vilao Hammerschmidt en Bonno.

Lia edzino Hilda Heinemann fondis organizaĵon por helpo al mense handikapitoj, engaĝiĝis por drogodependuloj kaj inaj malliberigitoj, kaj krome iĝis alta protektanto de la germana branĉo de Amnestio Internacia.

Antaŭe:Prezidanto de GermanioPoste:
Heinrich Lübke19691974Walter Scheel




Ŝablono:LigoLeginda