György Dénes

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Dénes
György Dénes
György Dénes
Persona informo
Naskonomo Dénes György József Auguszta
Naskiĝo la  2-an de julio 1898(nun 1898-07-02)
en Hungario Budapeŝto (Hungario)
Morto la 14-an de aprilo 1962
en Hungario Budapeŝto
Tombo Tombejo Farkasrét
Ŝtataneco Hungario
Familio
Edz(in)o Gizi Lengyel
Okupo
Okupo aktoro
vdr

György Dénes [djordj dEneŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Dénes György József Auguszta estis hungara aktoro, framasono [1].

György Dénes (maldekstre) en 1937

György Dénes [2] naskiĝis la 2-an de julio 1898 en Budapeŝto, li mortis la 14-an de aprilo 1962 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Dénes eklaboris en banko, dum li lernis kantadon, eĉ li akiris diplomon en Teatra Akademio. Jam dum la studentaj jaroj li estis figuranto en Nacia Teatro (Budapeŝto), ekde 1918 li havis statuson en privata teatro de Vilma Medgyaszay. En la sekva jaro li apartenis al trupo de Teatro Belvárosi, inter 1920-1926 de Gaja Teatro, inter 1926-1931 de Teatro Magyar. En la teatra jaro de 1931 li estis gastoaktoro en Vieno kaj pluraj teatroj en Germanio kaj Svislando. Hejmenveninta li estis videbla en pluraj ĉefurbaj teatroj, kie li ofte havis parajn rolojn kun Sándor Pethes. En 1934 li edziĝis. Post la 2-a mondmilito li denove havis rolojn en diversaj ĉefurbaj teatroj, plej longe li estis en Operetoteatro (Budapeŝto) inter 1949 - 1956. En roloj li estis lerta dancisto kaj kantisto. En 1957 li retiriĝis pro malsano. Li ricevis premion en 1958.

Elektitaj teatraj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj kinaj filmaj roloj[redakti | redakti fonton]

  • Tamás úrfi kalandjai (1918) - titolrolo
  • Biller Irén mulat (1929)
  • Ombrelo de Sankta Petro (filmo de 1935) - studento
  • Makacs Kata (1943) - fianĉo (vira ĉefrolo)
  • Úri muri (1949)
  • Állami Áruház (1952)

Elektitaj libroj[redakti | redakti fonton]

  • Álom Manci
  • Amikor zuhog az eső
  • Árnyak

Fontoj[redakti | redakti fonton]