Béla Balázs

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Kovrilpaĝo de "La sep reĝidoj".

BALÁZS Béla (balAĵ bEla) (4-a de aŭgusto 1884, Szeged17-a de majo 1949, Budapeŝto), naskiĝis kiel Herbert BAUER, estis hungara-juda filmkritikisto, filmestetikisto, verkisto kaj poeto (aŭtoro de secesiaj poemoj, rakontoj).

Li patro estis instruisto BAUER Simon. BALÁZS Béla jam fruaĝe (lernej-aĝe) verkis poemojn kiuj aperis en la Szegedi Napló (Szeged-a Gazeto)

Li studis hungaran kaj germana lingvon en la universitato. Li laboris inter 1903 kaj 1918 kiel bibliotekisto de la Ĉefurba Pedagogia Biblioteko. Dumtempe li akiris sitpendion en 1906 por viziti Berlinon kaj Berlinon. En 1909 li doktoriĝis pri filologo, poste mallongtempe instruis.

Liaj verkoj Doktor Széppál Margit (dramo) kaj la poemaro A vándor énekel (Kantas la migranto) alportis por la rekonon en la hungara literaturo. Li apartenis al la grupo Okcidento (Nyugat hungare kaj li iĝis amiko de Endre Ady.

Li estis ano de la verkista direktorio dum la Hungara Sovetrespubliko, li estris, direktis aratjn, literaturajn, teatrajn aferojn.

Li devis soldatservi dum la unua mondmilito. Kiel ruĝ-soldato en 1919 li batalis ĉe Rakamaz. Post la renverso de la Sovetrespubliko, li fuĝis al Vieno, kie li verkis por la Bécsi Magyar Ujság (Viena Hungara Gazeto) kaj poste iĝis kunlaboranto de la gazeto Der Tag (La tago). Tie li ekokupiĝis pri filmestetiko, filmkritiko. Lia unua filma aldono la filmestetika libro Der Sichtbare Mensch (La videbla homo) (1924), kiun li verkis en Vieno kaj kiu helpis fondi la germanan teorion "filmo estas lingvaĵo", kiu influis ankaŭ Sergej Eisenstein kaj Vsevolod Pudovkin.

Poste, li verkis por kaj helpis la unuan fimon de Leni Riefenstahl , Das Blaue Licht (La blua lumo) (1932).

Li verkis la teksolibrojn de tiuj opero (La Fortikaĵo de la blubarba Princo) kaj dancludo (La Reĝido Skulptita el Ligno), kiuj estis sukcesaj provoj simbolismo-direktaj de la moderna dramo. Ili estis akomponitaj de Béla Bartók.

Li verkis la tekstolibron de la esperantigita filmo Ie en Eŭropo. Tiu filmo unu el liaj plej konataj verkoj. La esperantistoj povis ĝui tion per la bonega traduko de Szabó Imre. BALÁZS verkis ankaŭ fabelojn por edifi la junularon.

En 1949 li ricevis la plej altan artan distingon en Hungario, la Kossuth-premion. Postmorte oni fondis la Premion Balázs Béla en 1958 por honorigi elstarajn kinejajn artistojn.

La sep reĝidoj[redakti | redakti fonton]

En 1970 aperis en Esperanto La sep reĝidoj, fabelo de Béla BALÁZS. Ĝin tradukis Éva Farkas-Tatár. Ilustris: Ádám Würtz, eldonis Hungara Esperanto-Asocio. Budapeŝto. (273x169 mm, 20 paĝoj)

La fabela temo: en karusel-palaco samtempe vivas reĝo kaj reĝino. Ili havas sep orharajn reĝidojn. Ili vivas en idilia medio, en la ĝardeno troviĝas pilkoarboj kaj aliaj arboj produktantaj sukeraĵojn kaj ĉokoladojn. La plej obeemaj filetoj-reĝidoj de la mondo eĉ ne konjektas, ke malbona sorĉistino kovas kverelon inter ili.

La legantoj de tiu ĉi ĉarma fabelo ekscios kiel finiĝis la historieto malgraŭ intrigo de la sorĉistino.

La lingvaĵo de la fabelo, konvene al la legantaj infanoj – ankaŭ al la komencantaj Esperanto-kursanoj estas simpla, ĉie komprenebla.

Tiu ĉi fabelo de BALÁZS Béla instruas al ni, ke ni ĉiuj estas gefratoj, ni loĝas la saman terglobon, ni devas kune vivi sen kvereloj.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]