György Verő

El Vikipedio, la libera enciklopedio
György Verő
Persona informo
Naskiĝo 31-an de marto 1857 (1857-03-31)
en Igal
Morto 12-an de marto 1941 (1941-03-12) (83-jaraĝa)
en Budapeŝto
Tombo Malnova tombejo de Budapeŝto vd
Ŝtataneco Hungario vd
Familio
Edz(in)o Célia Margó vd
Profesio
Okupo komponisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

György Verő [djordj verO], laŭ hungarlingve kutima nomordo Verő György estis hungara reĝisoro, dirigento, komponisto, verkisto. Lia origina nomo estis (laŭ hungarlingve kutima nomordo) Hauer Hugó, lia edzino estis Célia Margó.

Hugó Hauer [1] naskiĝis la 31-an de marto 1857 en Igal, li mortis la 12-an de marto 1941 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

György Verő frekventis gimnazion en Kalocsa, poste li akiris juran diplomon en Jura Akademio (Pécs). Tiutempe li lernis ankaŭ muzikon private. En 1880 li aliĝis al trupo de Gerő Aradi en Szeged. Post 2 jaroj li estis dirigento en Miskolc, inter 1883 kaj 1887 reĝisoro en Népszínház, poste li estis en provinco, ekzemple en trupo de Gerő Aradi en 1889, de Sándor Csóka en 1891. Ekde 1892 li vivis kontinue en Budapeŝto kaj li okupiĝis nur pri komponado kaj verkado. Inter 1902–1911 li estis membro de komisiono de Nacia Teatro (Budapeŝto). Liaj operetoj estis videblaj ankaŭ en Vieno kaj Berlino.

En 1887 li edziĝis, poste li havis filinon.

Elektitaj teatraĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Fiatal asszony, kinek vén leánya van (komedio, Pécs, 1877)
  • A műkedvelők (komedio, Miskolc, 1883)
  • Virágcsata (opereto, Népszínház, 1894)
  • Leányka (muzika teatraĵo, Népszínház, 1906)
  • A nép (teatraĵo, Nacia Teatro, 1907)
  • Az ellenség (teatraĵo, Gaja Teatro, 1915)

Aliaj kontribuoj[redakti | redakti fonton]

  • Lieder und Gesänge für eine Singstimme mit Pianofortebegleitung (Lejpcigo, 1899)
  • A Népszínház Budapest színi életében (Budapeŝto, 1925)
  • Blaha Lujza és a Népszínház (Budapeŝto, 1926)

Fontoj[redakti | redakti fonton]