Héctor Olivera

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Héctor Olivera
Persona informo
Naskiĝo 5-an de aprilo 1931 (1931-04-05) (93-jaraĝa)
en Olivos
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Argentino
Okupo
Okupo filmreĝisorofilmproduktoroscenaristo
vdr

Héctor OLIVERA (Olivos, Bonaero, 5-a de aprilo 1931) estas argentina kina produktoro, scenaristo kaj reĝisoro. Li estas unu el la kinistoj plej agnoskitaj de sia generacio partikulare kaj de la argentina kinarto ĝenerale.[1][2]

Kariero[redakti | redakti fonton]

Kun Fernando Ayala li kreis la produktoran kompanion Aries Cinematográfica Argentina. Olivera okupiĝis pri la produktorado kaj Ayala pri la reĝisorado. Ili eklaboris en 1958 pere de la filmado de El Jefe, kies kunproduktoro estis Olivera. Post ne tiom gravaj filmoj kies produktoro li estis dum Ayala estis reĝisoro, komencis majstroverkojn kiel La Patagonia rebelde (bazita sur libro de Osvaldo Bayer pri la okazintaĵoj de la Patagonia Ribelo de 1921) kaj El muerto (La mortinto). Ekakriĝis la cenzuro, ĉefe dum la epoko en kiu Miguel Paulino Tato estis cenzuristo de la peronisma registaro de María Estela Martínez.

Poste venis La Noche de los Lápices (La nokto de la krajonoj), alia bonkvalita verko; El caso María Soledad, pri la murdo de María Soledad Morales, kaj Una sombra ya pronto serás (Vi tuj estos ombraĵo) ricevinta de 5 premioj Cóndor de Plata, bazita sur la samnoma romano de Osvaldo Soriano. Post Antigua vida mía, bazita sur romano de Marcela Serrano, venis Ay, Juancito (2004), centrita en la figuro de Juan Duarte, nome frato de Evita, edzino de Juan Domingo Perón.

Filmaro[redakti | redakti fonton]

Kiel reĝisoro[redakti | redakti fonton]

  • Psexoanálisis (1968)
  • Los neuróticos (1971)
  • Argentinísima (1972)
  • Argentinísima II (1973)
  • Las venganzas de Beto Sánchez (1973)
  • La Patagonia rebelde (1974)
  • El muerto (1975)
  • El canto cuenta su historia (1976)
  • La nona (1979)
  • Los viernes de la eternidad (1981)
  • Buenos Aires Rock (1983)
  • No habrá más penas ni olvido (1983)
  • Reina salvaje (1984)
  • Los hechiceros del reino perdido (1985)
  • La muerte blanca (1985)
  • La Noche de los lápices (1986)
  • Matar es morir un poco (1989)
  • Negra medianoche (1990)
  • El caso María Soledad (1993)
  • Una sombra ya pronto serás (1994)
  • Antigua vida mía (2001)
  • Ay, Juancito (2004)
  • El mural (2010)

Kiel helporeĝisoro[redakti | redakti fonton]

  • Ellos nos hicieron así (1953)
  • Del otro lado del puente (1953)
  • Esperanza (1949)

Kiel produktoro[redakti | redakti fonton]

  • Huis Clos (A puerta cerrada) (1962)
  • Las locas del conventillo (María y la otra) (1966)
  • Primero yo (1969)
  • La gran ruta (1971)
  • Los éxitos del amor (1979)
  • La playa del amor (1980)
  • La discoteca del amor (1980)
  • Días de ilusión (1980)
  • Amazonas (1986)
  • El ojo de la tormenta (1987)

Por la intrigo[redakti | redakti fonton]

  • Primero yo (1969)
  • Psexoanálisis (1968)

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Breve historia del Cine argentino Claqueta.es [www.claqueta.es/articulos/breve-historia-del-cine-argentino.html] Alirita la 4an de Januaro 2018.
  2. Héctor Olivera fue homenajeado por La Nona en el Festival de Tandil - 2009, elcine.ws [1] Arkivigite je 2019-12-15 per la retarkivo Wayback Machine