Hajdúdorog

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Hajdúdorog (hajdUdorog) estas urbo en Hungario, en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Hajdú-Bihar, en subregiono de Hajdúböszörmény. La urbo estas ankaŭ sidloko de grekokatolika eparĥio.

Hajdúdorog kaj departemento Hajdú-Bihar en Hungario

Bazaj informoj

Situo

La urbo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj, aŭtoŝoseo M3 estas ne tro for, laŭ fervojo Tiszalök-Debrecen, Hajdúnánás kaj Újfehértó estas proksime.

Historio

La setlejo estis loĝata dum la bronzepoko kaj de sarmatoj kaj avaroj. La komunumon mencias unuafoje skriba dokumento el 1301, en 1332 estas eklezia vilaĝo laŭ la nomo Dorogegyháza (egyház=eklezio). Dum la turkoj la vilaĝo pluvivis. Stefano Bocskay proklamis ĝin hajduka urbo en 1605, sekve alvenis hajdukoj precipe el Sud-Hungario.

Grekokatolika katedralo en Hajdúdorog

Ili estis grekokatolikaj (ortodoksaj), kies katedralo konstruiĝis en la 17-a jarcento. La komunumo estas la unusola grekokatolika episkopejo de Hungario.

Centre de la urbo formiĝis sentineloturo, apude fortresopreĝejo, pli fore 4 bastionoj kaj muroj.

La komunumo estis kampurbo ekde 1632 ĝis 1886. Hajdúdorog reurbiĝis en 1989.

La urbo havas termalan banejon.

Vidindaĵoj

Famuloj

Ĝemelurboj