Újfehértó
Újfehértó (UjfehErtO) estas urbo en Hungario en regiono Norda Ebenaĵo, en departemento Szabolcs-Szatmár-Bereg, en subregiono de Nagykálló. La nomo signifas nova-blanka-lago, apud la urbo troviĝas sala lago.
Enhavo |
Bazaj informoj [redakti]
- Areo: 141 km²
- Loĝantaro: 13600
- Poŝtkodo: 4244
- Telefonprefikso: 42
Geografio [redakti]
Újfehértó situas sur ebenaĵo, laŭ laŭ ĉefvojo kaj fervojo Nyíregyháza-Debrecen, 18 km-ojn sude de Nyíregyháza. Aŭtoŝoseo M3 el Budapeŝto estas proksime.
Historio [redakti]
Újfehértó elformiĝis el tri vilaĝoj, kiuj jam ekzistis en la 10-a jarcento, sed ili senhomiĝis en la 16-a jarcento. La komunumo resetlis en komenco de la 16-a jarcento, skribaj dokumentoj mencias ĝin unuafoje en 1608. Gabrielo Báthori setligis tie hajdukojn en 1627, la bienuloj estis transilvaniaj princoj. La komunumo akiris rangon de kampara urbo en 1836, sed perdis ĝin en 1886, ĝi iĝis urbo en 1992.
En dua duono de la 19-a jarcento, elformiĝis la ekonomiaj branĉoj kiel silkraŭpa brerdado, en la 20-a jc. alkoholaĵ-fabrikado, muelado kaj olepremfabriko. En dua duono de la 20-a jarcento, oni fondis lanaĵ-teksan fabrikon en Újfehértó.
Vidindaĵoj [redakti]
- grekokatoloka preĝejo
Famuloj [redakti]
En Újfehértó naskiĝis Péter Bíró (biologo) pri fiŝoj
Ĝemelurboj [redakti]
Braniștea, Rumanio
Kursk, Rusio
Nymburk, Ĉeĥio
Doberdo del Lago, Italio
Harta, Pollando
Šahy, Slovakio
Zarów, Pollando