Hampton (Virginio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hampton
sendependa urbo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 137 148  (2020) [+]
Loĝdenso 389 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 37° 2′ N, 76° 22′ U (mapo)37.034946-76.360126Koordinatoj: 37° 2′ N, 76° 22′ U (mapo) [+]
Alto 3 m [+]
Areo 352,900265 km² (3 529 0.0 265 ha) [+]
Hampton (Virginio)
Hampton (Virginio)
DEC
Hampton
Hampton
Situo de Hampton
Hampton (Usono)
Hampton (Usono)
DEC
Hampton
Hampton
Situo de Hampton

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Hampton, Virginia [+]
vdr

Hampton estas grandurbo en Usono, en subŝtato Virginio (ŝtato). Ĝi estas eksterkantona urbo (ne parto de iu kantono). La urbo estas hejmo de Langley Research Center (NASA-centro).

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo en Hampton

Geografio[redakti | redakti fonton]

Hampton situas fine de duoninsulo sur ebenaĵo laŭ Atlantiko en la orienta landparto de Usono, en la sudorienta parto de la subŝtato.

Historio[redakti | redakti fonton]

En 1606 angla ŝipo alvenis. En la sekva jaro la ŝipanoj establis la unuan permanentan anglan setlejon. (Hampton asertas esti la plej malnova daŭre loĝata angla setlejo en Usono), kiu estis nomita pri Henry Wriothesley, tria grafo de Southampton. En 1610 ili jam havis preĝejon. Hampton iĝis oficiale urbeto en 1705, urbo en 1849. En 1619 alvenis la unua ŝipo portinta sklavojn. Tio estis komenco de sklaveco en Nordameriko. Baldaŭe oni konstruis fortikaĵojn apud la urbo, kiuj ludis gravajn rolojn dum la Usona Enlanda Milito (1861-1865): ekzemple la loko estis rifuĝejo aŭ kontrabandejo de la sklavoj. En 1908 Hampton laŭjure iĝis eksterkantona urbo. Nepre menciinda, ke la unua aerbazo de Usono tie formiĝis.

Klimato[redakti | redakti fonton]

Hampton situas en subtropika klimato laŭ klimata klasifiko de Köppen. La temperaturo averaĝe varias inter 11-21 °C. La varmo kulminas en aŭgusto rekorde 41 °C, la malvarmo kulminas en januaro rekorde -22 °C. Jare pluvas po 1162 mm, en ĉiuj monatoj pluvas, vintre malofte neĝas.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Hampton havas 2 komercajn flughavenojn, bonajn kontaktojn fervoje kaj aŭtovoje, se ne paroli pri la haveno.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2
  • Tiu ĉi artikolo tradukiĝis helpe de WikiTrans, estis prenitaj nur tiuj frazpartoj, kiuj estis sencohavaj el anglalingva Vikipedio