Hans-Peter Friedrich

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Hans-Peter Friedrich (oficiala foto)

Hans-Peter Friedrich estas germana politikisto. Li naskiĝis la 10-an de marto 1957(nun 1957-03-10) en Naila, Supra Frankonio, Bavario, do nun estas 57-jara. Ekde la 3-a de marto 2011 li estas ministro pri internaj aferoj de Germanio en la registaro de Germanio. En tiu funkcio li sekvis la politikiston Thomas de Maizière de la Kristandemokrata Unio de Germanio (CDU), kiu la 3-an de marto 2011 estis vokita anstataŭigi la politikiston Karl-Theodor zu Guttenberg en ties pozicio de ministro pri defendo. En la tria ministraro de Angela Merkel, kies konsisto estis oficiale publikigita la 15-an de decembro 2013, li estas ministro nutro, agrokulturo kaj protekto de konsumantaro. Hans-Peter Friedrich mem reprezentas la bavaran kristandemokratian partion CSU, unu el tri partioj kiuj kaj de 2009 ĝis 2013 kaj de 2013 ĝis 2017 kune konsistigas la registaran koalicion.