Hans Liebhardt

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hans Liebhardt
Persona informo
Naskiĝo 30-an de januaro 1934 (1934-01-30)
en Apoldu de Sus
Morto 30-an de septembro 2017 (2017-09-30) (83-jaraĝa)
en Bukareŝto
Lingvoj rumanagermana vd
Ŝtataneco Rumanio vd
Profesio
Okupo ĵurnalistoverkisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Hans LIEBHARDT (naskiĝinta la 30-an de januaro 1934 je Apoldu de Sus, mortinta la 30-an de septembro 2017 en Bukareŝto)[1]) estis rumania verkisto germanlingva kaj ĵurnalisto. Li apartenis al la minoritato de la landleroj.[2]

Vivo[redakti | redakti fonton]

Liebhardt trejniĝis pedagogecen je Sighișoara laborante ekde 1952 (kun interrompoj) kiel redakisto de la germanlingva ĵurnalo "Neuer Weg" kaj ties posteula gazeto Allgemeine Deutsche Zeitung für Rumänien (ADZ). Inter 1954 kaj 1959 li frekventis la bukareŝtan Eminescu-literaturinstituton. Ekde 1970 li estris dum dek jaroj la germanlingvan enlandan programon de la rumania ŝtata radio de Bukareŝto. Tie li tre engaĝiĝis pri germanlingva literaturo de Rumanujo ofertante al junaj verkistoj (aparte al eksperimentemaj!) efikan sinprezent-forumon. Ĝismorte li kreis germanlingvajn radiajn kaj televidajn aĵojn. De li elpensitis Bukarester Geschichten, kiuj gastis kutime en la germanlingvaj elsendoj televidaj.[3] Radifonie li responsis pri du serioj ĉiusemajne Wer wir sind und was wir wollen kaj Zeitgeschichte in Anekdoten.[4] Por ADZ li skribis ĝis kelkaj tagoj antaŭmorte tekstojn kun aktualaĵoj por la titolpaĝo respektive aĵojn por la loka aneksaĵo bukareŝta.

Post 1968 li havis kiel vivopartnerinon la etnologinon, arthistoriistinon kaj verkistinon Roswith Capesius (1929–1984), kiun iam estis edziniginta la verkisto Oskar Pastior.[5]

Verkista agado[redakti | redakti fonton]

La unuajn beletraĵojn li publikigis en la 1950-aj jaroj. Gravis liaj fruaj prozaĵoj.[6] kaj tri de li eldonitaj antologioj pri germanlingvaj verkistoj el Rumanujo. Artistan talenton montris ankaŭ liaj rakontoj el la 1960-aj kaj 1970-aj jaroj kiuj humure bildigis kaj surpaperigis la vivon de la transilvaniaj saksoj. Inter ili ege laŭditiis liaj membiografiaj rakontoj Weisskircher-Geschichten en formo de evoluromano de transilvanianoj vivintaj post 1945. Liaj lirikaĵoj malpli furoris. Tute kritikendas liaj poeziaj elogioj je honoro de diktatoro Nicolae Ceaușescu kaj ties edzino Elena ekde la 1980-aj jaroj. Brantsch almenaŭ atentigas ke ankaŭ aliaj germanlingvaj verkistoj simile agis.[7] Sindefendante Liebhardt substrekis la neceson fari tion por rajti denove redaktisti.[8]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

romanoj kaj prozo

  • Träume und Wege. Jugendverlag, Bukareŝto 1966.
  • Das Kalb vom blauen Berg. Jugendverlag, Bukareŝto 1967.
  • Die drei Tode meines Großvaters. Jugendverlag, Bukareŝto 1969.
  • Immer wieder Weisskirchen. Kriterion, Bukareŝto 1971.
  • Alles was nötig war. Dacia, Kluĵo 1972.
  • Das wundersame Leben des Andreas Weisskircher. Kriterion, Bukareŝto 1981.
  • Goldener Traum. Kriterion, Bukareŝto 1986.

antologioj

  • Worte und Wege. Junge deutsche Prosa in Rumänien – eine Anthologie. Kriterion, Bukareŝto 1970.
  • Worte unterm Regenbogen. Deutsche Erzähler in Rumänien – eine Anthologie. Albatros, Bukareŝto 1973.
  • Aufs Wort gebaut. Deutsche Autoren in Rumänien. ADZ-Verlag, Bukareŝto 2003 (eldono kune kun Josef Erwin Țigla)

faklibroj

  • Wege der Heimat. Reportagen, Berichte, Interviews. Kriterion, Bukareŝto 1987.
  • Deutsche in Bukareŝto. ADZ-Verlag, Bukareŝto 2003.
  • In Bukareŝto und Altrumänien. Deutsche Spuren noch und noch. ADZ-eldonejo, Bukareŝto 2006.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Nekrologo ĉe ADZ
  2. Hanni Markel: Erzählen in Großpold. In: Martin Bottesch, Franz Grieshofer, Wilfried Schabus: Die Siebenbürgischen Landler. Böhlau Verlag, Wien/Köln/Weimar 2002, ISBN 3-205-99415-9, p. 736.
  3. Siegbert Bruss: "Christel Ungar-Ţopescu". Ĉe: Siebenbürgische Zeitung, 1.9.2005
  4. sur la paĝaro de Radio Rumanujo/Bukareŝto
  5. Konrad Klein: "Eine Frau, die sich nicht brechen ließ: Grete Loew." Ĉe: Siebenbürgische Zeitung, 11.10.2010.
  6. Sienerth 1993, p. 311
  7. Brandtsch 2010, p. 55
  8. Annett Müller: Abschied in Raten. Vom Neuen Weg zur Allgemeinen Deutschen Zeitung für Rumänien. Hora Verlag und Arbeitskreis Siebenbürgische Landeskunde e.V., Hermannstadt/ Heidelberg 2002, ISBN 3-929848-23-6, p. 245.

Literaturo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]