Hedvig Hidas

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hedvig Hidas
Persona informo
Naskonomo Bruckner Hedvig
Naskiĝo 6-an de decembro 1915 (1915-12-06)
en Terézváros
Morto 17-an de januaro 2011 (2011-01-17) (95-jaraĝa)
en Budapeŝto
Ŝtataneco Hungario
Okupo
Okupo koreografo • dancisto • baleta majstro
vdr

Hedvig Hidas [hidaŝ], laŭ hungarlingve kutima nomordo Hidas Hedvig estis hungara baletisto, koreografo, altlerneja instruisto. Ŝia origina familia nomo estis Bruckner.

Hedvig Hidas [1] naskiĝis la 6-an de decembro 1915 en Budapeŝto, ŝi mortis la 17-an de januaro 2011 en Budapeŝto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Hedvig Hidas devenis el juda kaj parte aŭstra familio. Ŝi komencis lerni baleton en lernejo de Budapeŝta Ŝtata Operejo en 1922, post 7 jaros ŝi ricevis stipendion. En 1932 ŝi iĝis plenrajta baletisto. Ekde 1939 pro la kontraŭjudaj leĝoj ŝi ricevis rolojn mur antaŭ juda publiko. En 1942 ŝi edziniĝis, dum la nazia erao ŝi devis kaŝiĝi. Post la 2-a mondmilito ŝi naskis jam duafoje, poste ŝi frekventis kurson pri baletpedagogio. En 1950 ŝi ekinstruis en la ĵus fondita Ŝtata Baleta Instituto. Inter 1959–1973 ŝi gvidis dancan trupon de Operetoteatro (Budapeŝto), kie ŝi estis ankaŭ koreografo. Inter 1962-1972 ŝi estis institutestro, ŝi instruis kontinue ĝis la emeritiĝo en 1980. Ŝi ricevis 4 premiojn inter 1965-1995.

Elektitaj roloj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj koreografaĵoj[redakti | redakti fonton]

Elektitaj disĉiploj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]