Heinrich Christian Samuel Beck

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinrich Christian Samuel Beck
Persona informo
Naskiĝo 17-an de februaro 1768 (1768-02-17)
en Arnstadt
Morto 12-an de oktobro 1853 (1853-10-12) (85-jaraĝa)
en Sankt-Peterburgo
Tombo Smolenska Luterana Tombejo vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Heinrich Christian Samuel BECK (ruse Христиан Андреевич Бек / Kristjan Andrejeviĉ Bek; naskiĝinta la 10-an de marto 1768 en Arnstadt / strato Schloßstraße nr 6, mortinta la 24-an de oktobro 1853 en Peterburgo) estis germana diplomato en rusaj servoj.

Vivo[redakti | redakti fonton]

La filo de la tajloro Ernst Beck frekventis la liceon de Arnstadt inter 1778-85 antaŭ ol studi en Jena teologion. Post la fino de la studoj li deĵoris kiel privata instruisto en Kuronio. Post kiam tiu ĉi teritorio rusiĝis en 1795 Beck ekdeĵoris por Rusio. Tie li mallongan tempon estis provinca juĝisto, sed jam an 1796 li venis al Peterburgo. En 1801 li ekstudis ĉe la Altlernejo pri eksteraj aferoj.La jaron 1795 li rekomenditis fare de la Grafo de Pahlen por ŝtataj servoj. Tiel li iĝis sub la caroj Aleksandro la 1-a kaj Nikolao la 1-a konsiliisto pri eksteraj aferoj.

Al tiu posteno estis ligita multege da influo. Komenciĝis do tiamaniere lia kariero ĝis la plej superaj diplomataj servoj ĉe la cara kortego. Beck estis sekretario de la Grafo de Pahlen, en kies domo li ankaŭ loĝis. Li partoprenis ĉiujn gravajn decidokunvenojn de rusaj politikistoj koncerne eksterajn aferojn. En la jaro 1801 li vojaĝis dum kvin monatoj al Germanio. Inter la 2-a kaj la 6-a de novembro 1801 li renkontis kvinfoje Johann Wolfgang von Goethe, nome en Jena kaj en Vajmaro. En la jaro 1802 li konatiĝis ankaŭ kun Friedrich Schiller dum vespera socia kunveno.

Inter 1804-12 Beck estis vicestro de la liberalisma rusa pintopolitikisto Mikaelo Speranski, kiu planis reformojn i.a. de la feŭda sistemo. Kiam Speranski arestitis ankaŭ Beck estis en la malliberejo tri monatojn. Sed baldaŭ la caro denove ekfidis lin kaj Beck ricevis eĉ monan rekompencon por la tempo de mallibereco. Jenas la vortoj de lia moŝto cara france parolitaj: Je vois bien qu'il n'y a dans tout cela rien de criminel; je laisserai tomber cette affaire et ferai sortir Beck / Mi bone vidas ke nenio krima en la tuto estas. Mi finos la aferon kaj liberigos Beck. En julio 1812 li liberigitis.

Beck akompanis la caron en 1813 okaze de la Batalo de Leipzig okcidenten. En la 26.10.1813 ili estis ankaŭ en Arnstadt loĝante en la Nova palaco. Prezentis Beck al la caro tiam ankaŭ siajn gepatrojn. En 1846 Beck donacis al la gimnazio de Arnstadt olean pentraĵon de li kaj monsumon de 2000 arĝentaj rubloj. La bildon oni povis admiri longan tempon en la aŭlo de la gimnazio.

En 1828 li nomumitis Sekreta konsiliisto (ruse: Тайный советник / Tajni sovetnik) kaj laboris ĝismorte por la ministerio cara pri eksteraj aferoj. Li edzinigis Jelena Ivanovna Blok (1777-1856) kaj havis unu filon nome Aleksandr (1810-1878).

Ekspozicio[redakti | redakti fonton]

En filio de Sparkasse-banko ene de la aĉethalo Ilmkreis-Center en Arnstadt videblis en decembro 2015 ekspozicio multlingva pri Beck.

Fonto[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]