Heinz Gstrein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heinz Gstrein
Persona informo
Naskiĝo 6-an de decembro 1941 (1941-12-06)
en Innsbruck
Morto 1-an de decembro 2023 (2023-12-01) (81-jaraĝa)
Lingvoj germana vd
Ŝtataneco Aŭstrio vd
Profesio
Okupo orientalisto • teologo • foreign correspondent • verkisto de nefikcio • ĵurnalistofotisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Heinz GSTREIN (naskiĝinta la 6-an de decembro 1941 en Innsbruck[1] - mortis la 1-an de decembro 2023) estis aŭstra-svisa orientalisto, teologo ortodoksa, korespondisto, ĵurnalisto kaj faklibra verkisto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Gstrein studis orientalistikon, slavistikon kaj teologion en Innsbruck, Istanbulo, Vieno kaj Parizo. Post doktoriĝo li estis multajn jarojn korespondanto en la Malproksima Oriento, sur la Balkana duoninsulo kaj en Orienta Eŭropo. De tie li laboris ĉefe por Neue Zürcher Zeitung kaj la Germanlingva svisa radio/televido. Poste li science laboris en Zuriko kaj Vieno. Krome li estris vice la instituton Glaube in der 2. Welt en Zuriko. Ĉe la universitata kursaro Balkanaj studoj de la Universitato de Vieno li docentis pri historio, kulturo kaj religioj de la Otomana Imperio. Ankaŭ islamaj jursistemoj prezentitis de li en tiu ĉi kadro. Li estis prezidanto de la Laborkomunumo de ortodoksaj eklezioj de Svislando (AGOK) kaj engaĝigis ade por persekutitaj kristanoj en islamaj ŝtatoj. Krome li priskribis la situaciaĉon de siriaj kristanoj dum la interna milito.[2]

Gstrein estas edziĝinta kaj loĝas en Erlenbach ZH.

Politika engaĝiĝo dum la svisaj priminaretaj kvereloj[redakti | redakti fonton]

Antaŭ la referendumo pri ebla malpermeso de minaretoj en Svislando Gstrein engaĝiĝis por la malpermesemuloj. Li volis atentigi per sia engaĝiĝo je la kreskanta islamigo ekde la 1970-aj jaroj en Egipto, Alĝerio kaj Irano. Minaretoj ofte interpretus kiel venkosigno de la islamo politika. Kontraŭe multaj islamaj ŝtatoj tute malpermesus konstruon de kristanaj kirkoj. [3][4][5][6]

En 2010 li verkis ekspertizon pri la kontraŭkonstitucieco de la organizaĵo Islamischer Zentralrat Schweiz (IZRS). Pro tio li atakitis i.a. fare de la gazeto Basler Zeitung. Gstrein sukcese defendis sin.[7][8]

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Kiel aŭtoro[redakti | redakti fonton]

  • Unedierte Texte zur Geschichte der byzantinischen Osterpredigt, Wien 1968, disertacio
  • Zum Beispiel Griechenland (= Disput, Band 4). Delp, München 1969
  • Fortschritt ohne Klassenkampf. Arabischer Sozialismus. Imba, Fribourg / Laetare-Verlag, Stein (Nürnberg) 1972, ISBN 3-85740-024-2 (Imba) / ISBN 3-7839-0039-5 (Laetare).
  • Volk ohne Anwalt. Die Kurdenfrage im Mittleren Osten. Laetare, Imba 1974, ISBN 978-3-85740-046-9.
  • Ich scheue keine Mühe. Emil Grouard, Apostel von Athabasca (Kanada). St. Gabriel, Steyler Verlag, Mödling 1977, ISBN 978-3-85264-107-2.
  • Unter Menschenhändlern im Sudan. Daniele Comboni. Den Sklaven ein Retter. St. Gabriel, Mödling / Steyler, St. Augustin 1978, ISBN 978-3-85264-119-5.
  • Der Heilige aus der Kanone. Jean Le Vacher, Christensklave in Tunis und Algier. St. Gabriel, Mödling / Steyler, St. Augustin 1980, ISBN 978-3-85264-144-7.
  • Alle meinen den einen Gott. Lesungen aus den heiligen Büchern der Weltreligionen. Herder Verlag, Freiburg im Breisgau 1981 und 1988, ISBN 978-3-210-24609-3.
  • Der Karawanenkardinal. St. Gabriel, Mödling / Steyler, St. Augustin 1982, ISBN 978-3-85264-202-4.
  • Das unsagbare Glück. Gebete und Hymnen aus dem Goldenen Tempel. Herder, Freiburg im Breisgau 1983 und 1986, ISBN 978-3-210-24734-2.
  • Marx oder Mohammed? Arabischer Sozialismus und islamische Erneuerung. Ploetz Verlag, Freiburg im Breisgau 1983, ISBN 978-3-87640-179-9.
  • 300 Bastonadenhiebe für den Bischof. Güregh Zohrabia 1881–1972, armenisch-katholischer Kapuzinermissionar (= Missionare, die Geschichte machten), St. Gabriel, Mödling / Steyler, St. Augustin 1984, ISBN 978-3-85264-212-3.
  • Islamische Sufi-Meditation für Christen, Herder, Freiburg im Bresgau 1984, ISBN 978-3-210-24545-4.
  • Jüdisches Wien. Herold-Verlag, Wien-München 1984, ISBN 978-3-7008-0264-8.
  • Friede allen Welten. Jüdische Lebensweisheit. Aus Zohar, dem Buch des Glanzes. Herder, Freiburg im Breisgau 1985, ISBN 978-3-210-24758-8.
  • Kyrill und Method. St. Gabriel, Mödling 1985, ISBN 978-3-85264-247-5.
  • Albanien. Walter Verlag, Olten 1989, ISBN 978-3-451-22701-1.
  • Engelwerk oder Teufelsmacht? Hintergründe über eine Grauzone kirchlicher Aktivitäten: Neues Heil oder innerkirchliche Sekte. Edition Tau, Mattersburg / Bad Sauerbrunn 1990, ISBN 3-900977-07-0.
  • Malta, mit Gozo und Comino (= Walter Reiseführer). Walter, Olten 1988, ISBN 3-530-29601-5; 2. Auflage, Herder, Freiburg im Breisgau u.a 1992, ISBN 978-3-451-22758-5.
  • Gnade, Kreuz und Sieg. Mutter Gabriele Bitterlich. Leben und Wirken. Mediatrix, St. Andrä Wördern / Altötting 1992, ISBN 978-3-85406-138-0.
  • Gedanken eines Journalisten – Konflikte unserer Zeit. Edition Sckell, Bregenz 2011, ISBN 978-3-9503194-1-5.

Kiel kuneldoninto[redakti | redakti fonton]

  • kun Martyn Thomas (ed. in chief), Paul Meinrad Strässle, Adly A. Youssef: Copts in Egypt – A Christian Minority under Siege, papers presented at The First International Coptic Symposium, 23-25. September 2004 in Zürich. G2W, Zürich / Vandenhoeck & Ruprecht, Göttingen 2006, ISBN 978-3-85710-040-6 (G2W) / ISBN 978-3-525-54102-9 (V&R).

Notoj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Heinz Gstrein en la germana Vikipedio.