Hellmut Klima

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hellmut Klima
Persona informo
Naskiĝo 13-an de februaro 1915 (1915-02-13)
en Sibiu
Morto 7-an de oktobro 1990 (1990-10-07) (75-jaraĝa)
en Turnișor
Lingvoj germana
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo teologo
vdr

Hellmut KLIMA (naskiĝinta la 13-an de februaro 1915 en Sibio mortinta la 7-an de oktobro 1990 en Turnișor) estis rumana historiisto, pastoro kaj instruisto de germana lingvo.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Post trapaso de la abiturienta ekzameno ĉe la renomita Brukenthal-gimnazio sibia li studis teologion protestantisman en Kluĵo, Vieno kaj Lepsiko. Tiam li perlaboris la vivtenon en la Aŭstria ŝtata arkivejo. En 1939 li doktoriĝis skribinte tezon pri la guberniestroj transilvaniaj (Titolo germana: Die Gubernatoren Siebenbürgens 1774–1867; publikiĝo iĝis en la 1943-a jaro en rumana lingvo).

En 1940 li fariĝis paroĥestro en la landler-a komunumo Turnișor, estonte krome inter 1969 kaj 1978 dekano de la Sibia eklezidistrikto kiel ankaŭ spirita membro de la Landa konsistorio de la Evangelia eklezio de Rumanio. Ĝis la emeritiĝo li restis enofice. Tamen en 1945 lia kariero interrompitis pro deporto kaj punlaborad-devigo en Sovetunio.

Liajn postlasitaĵojn skribajn oni parte enkorpigis en la bibliotekon de la sibia Transilvanio-instituto. Troveblas tie i.a. lia kolekto de transilvaniaĵoj kaj 364 monografioj geografiaj-historiaj-sociaj de ĉiuj vilaĝfondoj faritaj de transilvaniaj saksoj.[1] Sed la kolekto de moneroj estas hodiaŭ en la Transilvania muzeo en Gundelsheim.[2]

Estante paroĥestro en Turnișor li akribege esploris la historion de la Landleroj (protestantoj forpelitaj en la 18-a jarcento far Maria Tereza de Aŭstrio kaj rifuĝintaj en Transilvanio). Dum la komunisma diktaturo en Rumanio li ne rajtis publikigi siajn rezultojn sciencajn. Partojn poste prezentis publike la elmigrinta landlerino Renate Bauinger-Liebhart.[3]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Biblioteko de la Transilvanio-instituto. Arkivita el la originalo je 2018-05-09. Alirita 2018-05-09.
  2. Biografio de Klima. Arkivita el la originalo je 2014-01-11. Alirita 2014-01-11.
  3. georgschnell.de: Dr. Hellmut Klima – Deportation der Landler (pri la deporto de la landleroj)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Hellmut Klima en la germana Vikipedio.