Saltu al enhavo

Henrik Pontoppidan

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Ŝablono:Info Homoj maldekstra Henrik PONTOPPIDAN (naskiĝis la 24-an de julio, 1857, mortis la 21-an de aŭgusto, 1943) estis dana verkisto.

Vivo

Henrik Pontoppidan naskiĝis en Fredericia, kiel filo de pietisma pastro. Li deziris fariĝis inĝeniero, sed ĉesigis la studadon kaj eklaboris kiel instruisto. Ekde 1881 li plene dediĉis al la verkado. Li multe vojaĝis ene de Eŭropo.

Henrik Pontoppidan estas grava reprezentanto de la dana naturalismo. En sia verkaro li priskribis la kontrastojn inter urboj kaj vilaĝoj, inter riĉuloj kaj malriĉuloj, naturo kaj kulturo. En la jaro 1917 li kune kun Karl Gjellerup gajnis la Premion Nobel de Literaturo.

Henrik Pontoppidan mortis en Kopenhago.

Listo de verkoj

  • Sandinge Meninghed (romano, 1883)
  • Fra Hytterne (novelo, 1887)
  • Isbjørnen (romano, 1887)
  • Det forjættede Land (romano, 3 vol., 1891-1895)
  • Lykke-Per (romano, 8 vol., 1898-1904)
  • De Dødes Rige (romano, 5 vol., 1912-1916)

En Esperanto aperis

  • Fiŝista nesto ; Agloflugo. En: Dana antologio. 1961. p.184 - 191

Eksteraj ligiloj

greke http://www.henrikpontoppidan.dk greke http://nobelprize.org/literature/laureates/1917/pontoppidan-autobio.html greke http://literature.nobel.brainparad.com/henrik_pontoppidan.html greke "La vaganto" kaj pli da informoj pri la verkisto