Henriko Tolino

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Karikaturo de Henriko Tolino aperinta en la gazeto Le Trombinoscope de Touchetout en 1873.

Henriko TOLINO (france Henri Tolain) naskiĝis en Parizo en la jaro 1828 kaj mortis samurbe en 1897. Li estis figuro de sindikata movado kaj franca socialisto.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Li naskiĝis el Antonio Tolino (franclingve Antoine Tolain), danca majstro, kaj el Jeanne Louise Adélaïde Pouplan. Henriko Tolino komencis metilernadon ĉe bronzĉizisto. Li ekzercis sian profesion kaj ĉe metiejo kaj poste proprahejme.

Li atente studis la lernadon de la respublikisto Jules Andrieu kaj legis multe el Pierre-Joseph Proudhon. Post la leĝo de marto 1852, li partoprenis la renoviĝon de la mutualaj societoj. Lia revo estas ke, la produktaj kooperativoj funckcius per la mutuala kredito. Dum la 1860-aj jaroj la laborista movado renaskiĝis. En oktobro 1861 li proponis balotadon por reprezentantoj de ĉefaj metioj en grandaj urboj. Li estis nomumata kiel asista sekretario de la Komisiono de la strato de la Templo. Tiu komisiono ekplenumis la elekton de la parizaj delegitoj. Li kandidatiĝis por la deputita elektado de majo 1863 sed li rezignis. Poste li kandidatiĝis por la parta deputita elektado de marto 1864, en la departemento de la Sejno. Je la 18-a de junio 1865 li publikigis artikolon en la gazeto La Tribune Ouvrière kie li aperis kontraŭa al kabaredoj kaj romanverkistoj.

La manifesto de la sesdek[redakti | redakti fonton]

En 1864 helpe de la respublikana ĵurnalisto Henri Lefort, Tolino verkis tekston subskribitan de sesdek laboristoj. Ĝi estis publikigita en la gazeto L'Opinion Nationale. Tiu manifesto estas postula socia programo subtenonta laboristan kandidatecon pri parta batalo. Tiu teksto demandas realan demokration politikan, ekonomian kaj socian. Li protestis kontraŭ la ekskludo de la laborista klaso el la politika vivo. Li esprimis ankaŭ la deziron, ke la situacio de la labormondo fine estu agnoskata en la socio. La striko leĝiĝas la 25-an de majo 1864, danke al la leĝo Ollivier, kondiĉe ke ĝi kaŭzu neniun perforton kaj ĝi ne atencu la liberecon de la laboro.

La manifesto de la sesdeko enkalkulas la sep postulojn tujajn:

  • Abolicii la artikolon 1781-a de la Civila Kodo tiel vortigita: „La mastro estas kredata el sia aserto pri la kvotosumo de la salajro, pri la pago de la ĉijaraj salajroj kaj ĉijaraj antaŭpagoj“.
  • Nuligi la leĝon pri la koalicioj
  • Krei intersindikatajn ĉambrojn
  • Plivastigi la kompetencojn de la societoj pri mutuala helpo
  • Reglamenti la laboron de la virinoj
  • Reformi la metilernadon
  • Senpagigi la bazan kaj profesian instruadon

La asocio internacia de la laboristoj[redakti | redakti fonton]

La Internacia Asocio de la laboristoj estis fondita en Londono dum granda publika kunveno, en la Halo Saint Martin, la 28-an de septembro 1864. Ĝia fundamenta principo estis la konkerado de la malsubpremiĝo de la laborista klaso de la laborista klaso mem. Ĝi komence kongresis en Ĝenevo (1866), Laŭzano (1867), Bruselo (1868), kaj Bazelo (1869). Ĝi debutis malrapide. Poste ĝi faciliĝis per la ekonomika krizo de 1867 sekvita de strikoj en Francio kaj en Belgio. En 1870, la Unua Internacio havis sekciojn francajn, belgajn, svisajn, germanajn, italajn, hispanajn, portugalajn, danajn, nederlandajn, aŭstriajn, usonajn.

En 1862, dum la internacia ekspozicio de Londono, kaj en 1863, Henriko Tolino partoprenis la renkontiĝon kiu antaŭis kaj ebligis la kunvenon de la Halo Saint Martin. Li ankaŭ ĉeestis la starigantan kongreson de la Unua Internacio. Li estis la plej influa famulo el la pariza buroo malfermita en januaro 1865, strato de „les gravilliers“. Li estis unu el la tri sekretarioj korespondantaj de la pariza buroo pri rilatoj kun la Konsilio ĝenerala de Londono ĝis 1867. Lia influo sur la movado apogeis kiam li skribis Memoro-n de la francaj delegitoj (franclingve Mémoire des délégués français) dum la kongreso de la Unua Internacio de Ĝenevo. Sed sub la premo de la strikoj de 1867, li ne sukcesis pluigi „les gravilliers“-on kiel studan rondon mutualistan. Decembre de 1867, la hejmon de Henriko Tolino traserĉiĝis. En marto 1868 li estis monpunita je 100 frankoj. Henriko Tolino daŭre defendis la mutualismon kaj la privatan proprecon dum la kongreso de Bruselo.

La malfideliĝo de Henriko Tolino[redakti | redakti fonton]

Henriko Tolino perdis iom post iom sian influon. Efektive, li ne trovis parizan korporacion, kiu delegus lin al la kongreso de Bazelo. Li devis komisiiĝi per la marsejlaj panistoj. Oni riproĉis al li lian apudecon al la Reĝa Palaco kaj lian forlason de „la bluzo kaj grifelo“, ĉar li laboris ĝis 1867 pri registroteno ĉe la ladisto Chavagnat.

Post la malvenko de la francoj en Sedano, li estis elektita kiel asista urbestro en 11-a arondismento de Parizo en 1870. Kandidatiĝinta por la deputita elektado de 1871 al la Unua Internacio, li estis elektita kiel deputito en la departemento de la Sejno.

Tuj post sia elektiĝo, Tolino malagnoskis la Komunumon proklamitan post la tumulto de la 18-a de marto 1871. La 12-an de aprilo, li estis eksigita el la Unua Internacio pro „forlasi la motivon de la komunumo plej malkuraĝe kaj honte“ pere de la Federacia Konsilio de parizaj sekcioj de la Internacio. Poste, li estis unuafoje elektita senatano en 1876.

Ekde 1876, li estis raportanto pri la leĝo pri la sindikatoj balotita nur en 1884. Li iĝis influa eminentulo el la oportunismo respublika. Li ricevis multajn kritikojn pri tiu rolo fare de la socialistoj.

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • Bernard Noël, Dictionnaire de la Commune, Flammarion, collection Champs, 1978
  • Jean Tulard, Dictionnaire du Second Empire,Librairie Arthème, Fayard, 1995
  • Jacques Marseille, Nouvelle Histoire de la France,Perrin,1999
  • Michel Mourre, Le petit Mourre Bordas, 2004
  • Jean Maitron (dir.), Dictionnaire biographique du mouvement ouvrier français, notice Tolain Henri, Louis, volume 9, pp.218-221.

Notes et références[redakti | redakti fonton]