Henryk Floyar-Rajchman

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henryk Floyar-Rajchman
Persona informo
Naskonomo Henryk Reichman
Naskiĝo 7-an de decembro 1893 (1893-12-07)
en Varsovio
Morto 22-an de marto 1951 (1951-03-22) (57-jaraĝa)
en Nov-Jorko
Tombo Armea Tombejo Powązki
Lingvoj pola
Ŝtataneco Dua Pola Respubliko
Okupo
Okupo oficiro
vdr

Henryk Janusz Floyar-Rajchman (naskiĝis la 7-an de decembro 1893 en Varsovio, mortis la 22-an de marto 1951 en Nov-Jorko) – pola politikisto ligita al partio de Józef Piłsudski, diplomato kaj ŝtata aktivulo de la Dua Pola Respubliko, diplomita majoro de infanterio de Pola Soldataro, vicministro kaj ministro pri industrio kaj komerco, parlamentano.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Septembre 1939 kune kun Ignacy Matuszewski organizis kaj evakuis 75 tunojn da oro el rezervoj de Pola Banko tra Rumanio, Turkio, Sirio ĝis Francio, kie estis transdonita al Registaro de Pollando en ekzilo.

Forpuŝita de ĉirkaŭaĵo de generalo Władysław Sikorski de la ŝtata servo. De januaro 1940 restis en Francio, poste en Britio, kaj de junio 1941 en Nov-Jorko. En 1942 estis kunorganizanto de Nacia Komitato de Poldevenaj Amerikanoj, kaj en 1943 Instituto de Józef Piłsudski en Ameriko (iĝis vicprezidanto de la estraro).

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Dzienniki Personalne Ministerstwa Spraw Wojskowych (Personaj Taglibroj de Ministerio pri Militistaj Aferoj).
  • Roczniki Oficerskie (Oficiraj Jarlibroj) 1923, 1924, 1928 kaj 1932.

Ordenoj kaj distingoj[redakti | redakti fonton]

  • Arĝenta Kruco de la Ordeno Virtuti Militari – 1923
  • Granda Rubando de la Ordeno de Pola Renaskiĝo – la 11-an de novembro 1935
  • Kruco de Sendependeco – 1931
  • Batal-Kruco – 1922, kvarfoje
  • Arĝenta Merit-Kruco – 1929
  • Memor-Medalo pro Milito 1918-1921 "Pollando al Sia Defendanto"
  • Medalo de Dekjariĝo de Reakirita Sendependeco
  • Memor-Distingilo de Ĝenerala Inspektoro de Armitaj Fortoj – la 12-an de majo 1936
  • Arĝenta kaj Bronza Medalo de Batalemo – Aŭstrio-Hungario
  • Ordeno de Sankta Trezoro de la 4-a klaso – Japanio (1929)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]