Henryk Zimoń

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Henryk Zimoń
Persona informo
Naskiĝo 4-an de majo 1940 (1940-05-04)
en Wodzisław Śląski
Morto 16-an de junio 2022 (2022-06-16) (82-jaraĝa)
Lingvoj pola
Ŝtataneco Pollando
Alma mater Katolika Universitato “Johano Paŭlo la 2-a”
Okupo
Okupo filologo • teologo • religiosciencisto
vdr

Henryk Wincenty ZIMOŃ (naskiĝis la 4-an de majo 1940 en Wodzisław Śląski - 16-an de junio 2022) estis religiosciencisto, etnologo, misiisto de la Dia Vorto, profesoro de Katolika Universitato de Lublin, lekciisto en Misia Animzorga Seminario de la Pastroj de la Dia Vorto en Pieniężno kaj Nysa.

Li gvidis etnologiajn kaj religiosciencajn esplorojn en Tanzanio (1968) kaj Ganao (1984–85 kaj 1990–91).

En la jaroj 1999–2000 estis akademia instruisto en Teologia Fakultato de la Universitato Varmio-Mazurio.

Elektitaj publikaĵoj[redakti | redakti fonton]

  • Działalność Instytutu Anthropos w dziedzinie lingwistyki, etnologii i religioznawstwa (Agado de la Instituto Athropos pri lingvistiko, etnologio kaj religioscienco) (1980)
  • Teoria Wilhelma Schmidta i jej krytyka w wiedeńskiej szkole etnologicznej (Teorio de Wilhem Schmidt kaj ties kritiko en la Viena Etnologia Skolo) (1989)
  • Monoteizm pierwotny (Primara monoteismo) (1989, korektita eldono 2001)
  • Afrykańskie rytuały na przykładzie ludu Konkomba (Afrikaj ritoj ekzemple de konkombaoj) (1992)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fonto[redakti | redakti fonton]