Heten

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Heten
Transkarpata provinco en Ukrainio
Transkarpata provinco en Ukrainio
vilaĝo en Ukrainio
Ukraina provinco
Ukraina provinco {{{ukraina provinco}}}
Administrado
Ukraina nomo Гетен
Hungara nomo Hetyen [hetjen]
Geografio
Areo 1.3 km²
Supermara alteco 103 m
Demografio
Loĝantaro 760
Poŝtkodo 90222
Telefonprefikso +380 3141
Aŭtokodo AO
Horzono UTC+2, somere UTC+3
Distrikto de Berehove en Transkarpatio
Distrikto de Berehove en Transkarpatio
vdr

Heten estas malgranda, ne memstara vilaĝeto en Ukrainio, en Transkarpata provinco, en distrikto de Berehove, en municipo de Popovo. La historia slava loknomo estis Ліпове [Lipove].

Situo[redakti | redakti fonton]

48° 16′ 34″ N 22° 23′ 0″ O / 48.27611 °N, 22.38333 °O / 48.27611; 22.38333 (mapo)Koordinatoj: 48° 16′ 34″ N 22° 23′ 0″ O / 48.27611 °N, 22.38333 °O / 48.27611; 22.38333 (mapo)

Heten situas sur ebenaĵo laŭ rojo fine de sakovojo. Popovo troviĝas je 3, Berehove je 21 km-oj.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1270 laŭ tiama hungara ortografio "Heytin". En 1566 la tataroj detruis la vilaĝon. Estis ankaŭ oftaj inundoj. En 1607 la loĝantaro ŝanĝis sian religion al kalvinana. En 1910 vivis en Hetyen 751 loĝantoj, plejparte hungaroj. Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Bereg, al distrikto de Mezőkaszony, poste al Ĉeĥoslovakio. Hetyen rehungariĝis inter 1938-1945, ĉar la unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Ekde 1945 Heten apartenis al Sovetunio, fine ekde 1991 al Ukrainio. Nuntempe vivas tie 885 loĝantoj, (867 hungaroj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  • hungara kaj ukraina paĝoj
  • Wikimapia