Hexe Lilli

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Sorĉistino Lilli
Origine Hexe Lilli
Koverto de la germana versio.
romanserio
Aŭtoroj
Aŭtoro Knister
Lingvoj
Origina lingvo germana
Lingvo germana lingvo
Eldonado
Ĝenro fantastoporinfana literaturo
vdr

Hexe Lilli [hekse lili] estas serio de porinfanaj libroj de la verkisto Knister (vera nomo Ludger Jochmann), al kiuj la berlina grafikistino Birgit Rieger kontribuis desegnaĵojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La libroj pri la infana sorĉistino Lili, germanlingve Hexe Lilli aperas ekde la jaro 1992, origine germanlingve en la eldonejo Arena en Würzburg, Bavario. La unua volumo havis la titolon "Hexe Lilli zaubert Hausaufgaben" (.. sorĉas [porlernejajn] hejmtaskojn)". Ekde tiam publikaĵoj pri la sorĉanta eta knabino Lili tre sukcesis: la origina serio de porinfanaj libroj havas pli ol 22 volumojn, krom la origina serio aperis aparta, pli facile legebla serieto por eklegantoj de la 1-a kaj 2-a lernejaj jaroj, kaj aldoniĝis libroj pri informaj temoj, kviz-ludoj, sonlibroj, lern-ludoj kaj dulingvaj eldonoj en la germana kaj angla respektive turka, por helpado al lingvolernado. La libroj tradukiĝis al 38 lingvoj kaj ĝis la stato de januaro 2012 vendiĝis pli ol 17 milionojn da fojoj. Ili adaptiĝis al desegnofilma televida serio kaj al du kinejaj filmoj: Hexe Lilli – Der Drache und das magische Buch (sorĉistino Lili - la drako kaj la magia libro) kaj Hexe Lilli - die Reise nach Mandolan (.. - la vojaĝo al [la fantazia barata regno] Mandolan). La unua kineja filmo nomumiĝis kandidato por la Germana Filmpremio 2009 en la kategorio plej bona porinfana filmo. Celo de la historioj estas per fantazio kaj aventuremoj instigi infanojn al legado, malfermi al ili novajn "imagajn mondojn" kaj evoluigi la propran fantazion.

Roloj[redakti | redakti fonton]

Lilli estas knabino de proksimume 9 aŭ 10 jaroj, principe tute normala germana lernejanino. Almenaŭ ŝi kredas esti tute normala, ĝis ŝi trovas magian libron en sia ĉambro. La libro, kiel ŝi ekscias, venis ĉar ŝi estas elektata iĝi sorĉistino. En siaj historioj ŝi pro sia sorĉado pli-malpli akcidente eniras aventurojn nekredeblajn por aliaj 9- aŭ 10-jaruloj.

Leon estas la pli juna frato de Lili, proksimume 6-jara. Li ofte nerve ĝenas, sed tamen ŝi ŝatas lin. Ofte li partoprenas en la aventuroj de ŝi.

Hektor, malgranda kaj tre mallerta, sed tre bonkora drako, estas fakulo pri magio kaj sorĉado. Li tre emas manĝi, estas iom diketa kaj tial apenaŭ kapabla pri flugado. Sed pro sia bonkoreco li iĝas tre bona amiko de la knabino Lilli.

Surulunda Knorx [Zurulun'da Knorks] estas maljuna sorĉistino de pli ol 450 jaroj, kiu elektis la knabinon Lili kiel sia posteulino.

Verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

Porinfanaj libroj[redakti | redakti fonton]

Menciatas la origina germanlingva librotitolo kaj esperantlingva traduko:

Por lernantoj de la 1-a kaj 2-a lernejaj jaroj[redakti | redakti fonton]

Helpo pri lingvolernado[redakti | redakti fonton]

  • 1: Let’s read English – Lilli the Witch – Magic Homework (magiaj hejmtaskoj), ISBN 978-3-401-08790-0
  • 2: Let’s read English – Lilli the Witch and the Wild Dinosaurs (.. kaj la sovaĝaj dinosaŭroj), ISBN 978-3-401-08949-2
  • 3: Let’s read English – Lilli the Witch and the Birthday Party (.. kaj la kristnaska festo), ISBN 978-3-401-09226-3
  • 1: Cadı Lilli İle Vahşi Dinozorlar/ Hexe Lilli und die wilden Dinosaurier (.. kaj la sovaĝaj dinosaŭroj), ISBN 978-3-401-02426-4 (dulingva lerneja eldono turk- kaj germanlingva)

Informa scio[redakti | redakti fonton]

Pedagogiaj ludoj[redakti | redakti fonton]

  • 1: Bingo Arbeitsheft – Hexe Lilli und die verrückte Ritter (.. kaj la frenezaj kavaliroj), ISBN 978-3-401-41349-5
  • 2: Bingo Arbeitsheft – Hexe Lilli feiert Geburtstag (.. festas naskiĝtagon), ISBN 978-3-401-41369-3
  • 3: Bingo Arbeitsheft – Hexe Lilli und die wilden Dinos (.. kaj la sovaĝaj dinosaŭroj), ISBN 978-3-401-41404-1
  • 4: Bingo Arbeitsheft – Hexe Lilli und der Vampir mit la Wackelzahn (.. kaj la vampiro kun malfksa dento), ISBN 978-3-401-41407-2
  • 5: Bingo Arbeitsheft – Hexe Lilli und das verzauberte Fußballspiel (.. kaj la sorĉita futbal-matĉo), ISBN 978-3-401-41437-9
  • 6: Bingo Arbeitsheft – Hexe Lilli entdeckt Amerika (.. malkovras Amerikon), ISBN 978-3-401-41452-2

"Kvizoj":

  • 1: Hexe Lilli Quiz – Können Fische Wasser trinken? (Ĉu fiŝoj scipovas trinki akvon?), ISBN 978-3-401-09371-0
  • 2: Hexe Lilli Quiz – Können Kichererbsen lachen? (Ĉu kikeroj svipovas ridi? Noto: Germanlingve, kikero signifas "Kichererbse", dum "kichern" estas mallaŭte ridi), ISBN 978-3-401-09372-7
  • 3: Hexe Lilli Quiz – Warum leuchten Glühwürmchen? (Kial lumas lum?), ISBN 978-3-401-09441-0
  • 4: Hexe Lilli Quiz – Können Vögel rückwärts fliegen? (Ĉu birdoj scipovas flugi malantaŭen?), ISBN 978-3-401-09571-4

"Kalkulado / Alfabeto"

Kromaj verkaĵoj[redakti | redakti fonton]

Libroj akompane al la televida serio[redakti | redakti fonton]

"Sorĉaj misteroj":

"Pordesegnaj libroj":

"Sorĉa desegna amuzo":

"Por komencantoj pri legado":

  • 1: Für Leseanfänger: Hexe Lilli im Reich der Drachen (.. en la regno de drakoj), ISBN 978-3-401-45347-7 (de Annett Stütze)
  • 2: Für Leseanfänger: Hexe Lilli – Die Reise zu den Elfen (.. la vojaĝo al la elfoj), ISBN 978-3-401-45348-4 (de Annett Stütze)
  • 3: Für Leseanfänger: Hexe Lilli – Die geheimnisvolle Pirateninsel (.. la mistera pirata insulo), ISBN 978-3-401-45349-1 (de Annett Stütze)
  • 4: Für Leseanfänger: Hexe Lilli – Im Land der magischen Geheimnisse (.. en la lando de magiaj sekretoj), ISBN 978-3-401-45350-7 (de Annett Stütze)
  • 5: Für Leseanfänger: Hexe Lilli – Das Geheimnis der Dinosaurier (.. la sekreto de la dinosaŭroj), ISBN 978-3-401-45359-0 (de Annett Stütze)
  • 6: Für Leseanfänger: Hexe Lilli bei den starken Rittern (.. ĉe la fortaj kavaliroj), ISBN 978-3-401-45360-6 (de Annett Stütze)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]